Preĝejo de Sankta Maŭrico (Lille)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Preĝejo de Sankta Maŭrico (Lille)
Lille eglise St maurice.jpg
Loko
Ŝtato Francio
Municipo Lillo
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito katolika
Statuso preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
v  d  r
Information icon.svg

Preĝejo de Sankta Maŭrico troviĝas en Lillo, Francio, tre proksime de la stacidomo Lille-Flandres.

Korto Sankta-Maŭricio[redakti | redakti fonton]

Tiu preĝejo, situanta je kelkaj paŝoj de la stacidomo Lille-Frandres, estis konstruita je la fino de la 14a jarcento sub la formo de preĝejo-halo, kun navoj samaltaj kaj samlarĝaj. Tiu preĝejo sobre dekorita laŭ la flam-gotika arkitekturo ŝuldas sian ŝajnan homogenecon al Philippe Cannissie (1799-1877), urba arkitekto de 1849 ĝis 1867, kiu estris la restaŭrigon de tiu konstruaĵo.

Historio de la konsisto de la meblaro[redakti | redakti fonton]

La konstruado de la preĝejo Sankta-Maŭricio daŭras dum pli ol kvar jarcentoj (de la fino de la 14a jarcento ĝis la fino de la 19a jarcento). La okcidenta fasado estas animita de multaj statuoj (1874-1875) ŝulditaj al Henri Biebuyck (1835-1907), Felix Huidiez (1841-1906) kaj Jules Victor Heyde, skulptistoj el Lillo. Nuntempe, la internaĵo entenas riĉan meblaron. Post kiam la Revolucio damaĝis ĝin, preĝejo retrovis parton de sia meblaro en la komenco de 19a jarcento, kaj akceptis ankaŭ multajn pentraĵojn devenantajn de malaperintaj monaĥejoj. Multaj el ili estas verkoj de Jacques Van Oost kromnomita la Junulo (1639-1713), pentristo naskiĝinta en Bruĝo kaj instalita en Lillo de 1668 ĝis 1708: La Fuĝo al Egiptio (1697), La Adorado de la Ŝafistoj (inter 1697 kaj 1699), La Edziniĝo de la Virgulino (1699), La Prezento en la Templo (1700)). Kvar pentraĵoj prezentantaj scenojn de la Pasiono (1767-1768) estas ŝulditaj al la Lilla pentristo Louis Watteau kromnomita de Lille (1731-1798). Ĉe la restaŭrigo estrata de Cannissié, preĝejo estis provizita de interesa novgotika meblaro de Charles Buisine-Rigot (1820-1893), la tiama plej grava lignoskulptisto en Lillo. Ĝi estis ankaŭ provizita de rimarkinda vitralaro farita inter 1859 kaj 1861 fare de Charles Gaudetet (1817-1880), fama Lilla vitralopentristo, laŭ la kartonoj de la Lilla pentristo Victor Mottez (1809-1897), lernanto de Ingres.

Tri bombadoj, en 1914, 1916 kaj 1942, necesigis la renovigon de pluraj fenestroj, faritaj de Pierre Turpin, Lilla vitropentristo, laŭ la kartonoj de Louis Morin kaj de Mme Capronnier Turpin. Fine, en la jaroj 1940-1950, la dekano A. Vandenabeele renovigis parton de la novgotika meblaro (katedro, retablo de la Virgulino, statuoj de sanktuloj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]