Preĝejo Patrono de Hungaroj (Tanakajd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Patrono de Hungaroj
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Tanakajd
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Tanakajd
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tanakajd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Patrono de Hungaroj estas romkatolika konstruaĵo en vilaĝo Tanakajd.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tiama Kajd havis jam mezepokan kirkon. Ĝi ricevis barokan aspekton en 1746. En la frua 20-a jarcento ĝi bruldetruiĝis, tial samloke oni konstruis pli novan preĝejon en 1908. La orgeno funkcias dekomence. La preĝejo estis ekstere renovigita en 2008.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo. Ĝi havas sveltan kvadratan turon en mezo de la fasado, sube estas la enirejo. La ĉefaltara bildo prezentas reĝon sanktan Stefanon, kiam li dediĉas la hungaran kronon al Sankta Maria. Apude estas Emeriko de Hungario kaj Elizabeto de Hungario. La skulptaĵo pri Sankta Maria venis el la malnova kirko. La kruconavo finiĝas en flanka altaro, kiuj estas dediĉitaj al Sankta Maria kaj koro de Jesuo.

Kermeso okazas la 8-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.