Preĝejo Sankta Mikaelo (Kisunyom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Mikaelo
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Kisunyom
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Kisunyom
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kisunyom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Kisunyom (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis menciita en la 14-a jarcento, kiel Egyházasunyom (Unyom havanta preĝejon). La gotika kirko estis trakonstruita en la 18-a jarcento. En 1869 pro incendio ĝi bruldetruiĝis, sed en 1899 ĝi estis rekonstruita. Inter 1960-1968 oni faris renovigon, sed arkeologia esplorado ne okazis, tial neniu scias, ĉu la preĝejo havas mezepokan parton. Inter 1977-1980 ekstera renovigo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas turon super la enirejo kaj unu navon. La kvadrata sanktejo estas pli mallarĝa, ol la navo. En la suda parto situas la sakristio. Interne la ĉefa altara bildo prezentas Sanktan Mikaelon kaj Anton Spreng pentris ĝin en 1808. La alia altaro estas dediĉita al Sankta Johano.

Antaŭ la enirejo kruco situas. Kermeso okazas en la 29-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.