Preĝejo de Sankta Mikaelo (Vieno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Sankta Mikaelo
germane Michaelerkirche
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Municipo Vieno

Geografia situo

48° 12′ 29″ N, 16° 22′ 1″ O (mapo)48.20805555555616.366944444444Koordinatoj: 48° 12′ 29″ N, 16° 22′ 1″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika Eklezio
diocezo Romkatolika ĉefepiskopujo de Vieno
asocio Minoritanoj
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado proksimume 1221–1792
Specifo
Longo 65
Larĝo 35
Alto 15
Mapo
Preĝejo de Sankta Mikaelo (Vieno) (Vieno)
Preĝejo de Sankta Mikaelo (Vieno) (Vieno)
DEC

Map

Ligiloj
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Preĝejo de Sankta Mikaelo
Oficiala paĝaro www.michaelerkirche.at
vdr

Preĝejo de Sankta Mikaelo (Vieno) (germane Michaelerkirche) estas unu el la plej malnovaj preĝejoj en Vieno (Aŭstrio). Ĝi troviĝas sur Mikaelplaco en Interna Urbo. Dato de ĝia konstruado estas nekonata, do kiel fondodaton oni akceptas 1221 kiam aperas ĝia unua mencio en skribaj fontoj[1].

Unue romanika, poste gotika, ĝi estis plurfoje rekonstruita kaj la nunan aspekton ricevis en 1792[1].

La preĝejo havas du kapelojn. La suda Kapelo de Sankta Nikolao aperis jam en la 13-a jarcento. En ĝi sub baldakenoj staras gotikaj skulptaĵoj de Sanktaj Katerino kaj Nikolao, kaj surmure pendas granda lingna krucifikso farita de Hans Schlais en 15101520[1].

Tio troviĝas la plej granda orgeno en Vieno farita de Johann David Sieber en 1714. En 1791 tie unuafoje aŭdiĝis Rekviemo de Mozarto, plenumita dum de lia propra funebro. En 1749 ĉe ĝia klavaro sidis la 17-jara Joseph Haydn[1].

Sub la preĝeja planko troviĝas kripto kun pli ol 4000 korpoj, nature mumiiĝintaj pro konformaj kondiĉoj[1].

Haveblas ŝtonumita romanika enirejo, restaŭrita danke al subvencio de Leona klubo[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Stanislavo Belov (2018-06-30) Pekulino kaj Picasso: vizito al Albertina kaj Mikaelplaco (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-07-07. Alirita 2018-07-07.