Saltu al enhavo

Preĝejo de Sankta Olav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Sankta Olav
Preĝejo
kristana preĝejo [+]

LandoEstonio
SituoTalino
- koordinatoj59° 26′ 29″ N, 24° 44′ 52″ O (mapo)59.44138924.747778Koordinatoj: 59° 26′ 29″ N, 24° 44′ 52″ O (mapo)

Preĝejo de Sankta Olav (Talino)
Preĝejo de Sankta Olav (Talino)
DEC
Lokigo de Talino en Estonio

Preĝejo de Sankta Olav (Centra Talino)
Preĝejo de Sankta Olav (Centra Talino)
DEC
Map
Preĝejo de Sankta Olav

Vikimedia Komunejo:  St Olaf's Church, Tallinn [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Plej alta konstruaĵo en la mondo dum la periodo :1549-1625 (Antaŭa konstruaĵo: Katedralo Lincoln, Sekva konstruaĵo: Preĝejo de Sankta Maria (Stralzund)
vdr

La Preĝejo de Sankta Olav (estone Oleviste kirik) estas preĝejo en Talino, Estonio kiu, pro la alteco de ĝia spajro (159 metroj), estis la plej alta konstruaĵo en la mondo inter 1549 kaj 1625. Ĝi situas en la nordo de la Malnova Urbo.

La eklezio estas dediĉita al Olavo la 2-a, Reĝo de Norvegio, kiu estas konsiderita patronsanktulo de maristoj. Hodiaŭ ĝi estas uzata de Baptismo.

La akceptita supozo estas ke la preĝejo estis konstruita en la 12-a jarcento kaj estis la centro de vivo por la skandinava komunumo en Talino antaŭ la dana konkero en 1219. La plej frua mencio pri la preĝejo datiĝas de 1267 kaj ĝi estis multe pligrandigita dum la 14-a jarcento.

Ĉirkaŭ 1500, la preĝeja spajro estis levita al alteco de 159 metroj. Oni taksas, ke la investo en konstruado al tia alteco ŝuldiĝis al tio, ke Talino estas havenurbo kaj tiel kreis orientilon por ŝipoj kiuj venis por komerci. De 1549, la eklezio estis la plej alta konstruaĵo en la mondo, ĝis en 1625, la spajro estis difektita kaj bruligita per fulmo. Dum ĝia ekzisto, la eklezio estis frapita per fulmo almenaŭ ok fojojn kaj la tuta konstruaĵo brulis al la grundo tri fojojn. Post pluraj renovigadoj, la alteco de la spajro restis 123.7 metroj.

En 1552, biblioteko estis malfermita apud la preĝejo. Ĉi tiu kolekto troviĝas nuntempe en la Akademia Biblioteko de la Universitato de Talino.

Ĉirkaŭ 1500, la konstruaĵo estis 159 metrojn alta. La instigo por konstrui tian altan konstruaĵon verŝajne estis uzi ĝin kiel orientilon por ekspedado, ĉar ĝi igis Talinon videbla malproksime al maro. Inter 1549 ĝis 1625, kiam la spajro forbrulis post esti trafita de fulmo, la preĝejo estis la plej alta konstruaĵo en la mondo. La turo estis trafita de fulmo almenaŭ ok fojojn, kaj la tuta preĝejo forbrulis tri fojojn dum ĝia ekzisto. Post pluraj rekonstruoj, la preĝejo nun estas 123 metrojn alta.

Inter la jaroj 1944 kaj 1991, la KGB uzis la konstruaĵon por radioelsendo kaj superrigardo [1][2] [3].

<centre>Vido de la urbo el la observejo ĉe turo de la preĝejo (majo 2016)</centre>
<centre>Vido de la urbo el la observejo ĉe turo de la preĝejo (majo 2016)</centre>

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. CONTENTdm Collection : Item Viewer. Arkivita el la originalo je 2013-12-02. Alirita 2025-04-16 .
  2. Guide to Tallinn. Religious sites in Tallinn, Estonia. Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2025-04-16 .
  3. (September 6, 1990) “Estonian Paper on KGB Eavesdropping Facility”, Daily Report: Soviet Union, p. 80. Alirita August 6, 2018.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]