Preĝejo Sankta Roĥo (Szigetvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Roĥo
Preĝejo de Sankta Roĥo en Szigetvár
Preĝejo de Sankta Roĥo en Szigetvár
paroĥopreĝejo • former mosque
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szigetvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
Dato de konsekro 1712 aŭ en 1788
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Roĥo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Szigetvár, en la urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La turkoj konstruis moskeon en 1589. En 1715 pro fulmo la minareto neniiĝis, sed poste estis konstruita turo ĉe la enirejo. Post la turka dominado oni trakonstruis ĝin romkatolika baroka preĝejo, tamen partoj ankaŭ nun memorigas pri la turka konstruaĵo. En 1780 turo alkonstruiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La origina moskeo havis duongloban kupolon. La turo estas pure baroka, sed la alia flanko de la konstruaĵo la kupolo altiĝas. Nepre estas menciindaj la la fenestroj montrantaj la originecon kun ogivaj arkoj. István Dorfmeister (1729) pentris la freskojn en 1789: sub la kupolo estas videblaj mortoj de Miklós Zrínyi (heroo) kaj la sultano. Ĉe la ĉefaltaro la bildo prezentas Sanktan Roĥon, apude estas 3 originaj turkaj vazoj.

Kermeso estas la 16-a de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.