Preĝejo Sankta Triunuo (Csömör)
(Alidirektita el Preĝejo de Sankta Triunuo (Csömör))
Paroĥa preĝejo de Sankta Triunuo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Triunuo en Csömör
| |
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csömör |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest (departemento) |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1771–1773 |
Specifo | |
Alto | 33 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en grandvilaĝo Csömör.
Historio[redakti | redakti fonton]
Konstruado de la preĝejo okazis dum la 1770-aj jaroj. En 1944 pro bombo la kirko parte detruiĝis, en la 1950-aj jaroj ĝi renoviĝis. Post fino de la revolucio en 1956 oni kolektis kuprajn kuglojn por fari novan sonorilon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto ĉe stratangulo. La konstruaĵo havas unusolan turon centre super la enirejo kaj unu navon. La internaj pentraĵoj pretiĝis en la 18-a jarcento.
Kermeso okazas dimanĉe de Sankta Triunuo. En la lando nur tie oni faras tapiŝojn el floroj dum la festotago.