Preĝejo Sankta Triunuo (Jánkmajtis)
Preĝejo de Sankta Triunuo | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Triunuo en Jánkmajtis
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Jánkmajtis |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrugotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Sankta Triunuo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Jánkmajtis.
Historio[redakti | redakti fonton]
La kirko konstruiĝis en la 15-a jarcento en tiutempa vilaĝo Jánk. Baldaŭe la kalvinanoj okupis ĝin, sed en 1751 la katolikanoj reakiris ĝin. En la 1700-aj jaroj la sentura preĝejo havis 2 lignajn turojn. La ĉefaltaro estis farita en 1833.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo ne havas turon, sed havas 2 ornamajn enirejojn. La navo havas apogpilastrojn. La eksteraj skulptaĵoj venis el la baroko. La sanktejo havas unu navon kaj grandparte restis netuŝita dum la longa historio. Interne estas videblaj skulptaĵoj pri anĝeloj, Stefano la 1-a (Hungario) kaj pri Johano Baptisto. Ekstere, en la ĝardeno estas ligna sonorilostablo de 1763 kaj ruinoj de monaĥejo.
Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare
- hungare[rompita ligilo]
- hungare
- hungare kun foto