Preĝejo Sankta Triunuo (Levelek)
Preĝejo de Sankta Triunuo | |
---|---|
Interna parto de preĝejo de Sankta Triunuo en Levelek
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Levelek |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Sankta Triunuo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en grandvilaĝo Levelek.
Historio[redakti | redakti fonton]
La gotika kirko konstruiĝis supozeble en la 13-a jarcento, sed la restaĵoj pruvas devenon el la 15-a jarcento. Laŭ dokumento inter 1597-1722 la kalvinanoj profitis la preĝejon, tamen en 1699 ĝi estis forlasita. En 1959 oni trovis renesancan enirejon. En la 17-a jarcento la preĝejo estis trakonstruita, post jarcento, en la 1970-aj jaroj kaj en 1997 estis renovigita.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo havas unusolan navon kaj ne havas turon. Super la ornama ĉefenirejo estas baroka skulptaĵo pri Sankta Jozefo (laŭ alia informo Sankta Antonio). La absido estas ok-kvadrata. La klasikismaj mebloj devenas el la 18-a jarcento. Apud la preĝejo sonorilostablo funkcias.
Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.