Preĝejo Sankta Triunuo (Rábahídvég)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Triunuo
Preĝejo de Sankta Triunuo en Rábahídvég
Preĝejo de Sankta Triunuo en Rábahídvég
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rábahídvég
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Triunuo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en vilaĝo Rábahídvég.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo konstruiĝis en 1769, sed en la mezepoko estis tie kirko. La barokaj altaraj bildoj estis pentritaj en 1773 fare de Stephan Dorffmeister. La preĝejo bruliĝis en 1834, sed poste oni renovigis ĝin. En 1869 la altaroj estis faritaj, tiam oni aĉetis la bildojn de Dorffmeister.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas vastan kaj kvadratforman turon super la ĉefenirejo. La sanktejo ekstere estas okangula, kie skulptaĵo pri Johano Nepomuko estas videbla. Inter la turo kaj la sanktejo la konstruaĵo havas unu navon kaj apud la sanktejo ankaŭ sakristion. La orienta altaro prezentas Doloran Dipatrinon kun 2 skulptaĵoj. Meze de la okcidenta altaro estas skulptaĵo pri Sankta Jozefo kune kun Jesuo. Apude estas 2 skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario.

Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.