Preĝejo Stefano la 1-a (Abony)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Abony (aerfoto)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Abony (aerfoto)
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Abony
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17731785
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Abony.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis konstruita inter 1773-1785. En 1787 altaro kaj la benkoj alvenis el preĝejo en Vác. La predikejo estis farita en 1795. La ĉefaltaro kaj la sakristio pretiĝis en 1800, ties bildo en la 19-a jarcento. La flankaj altaroj estas videblaj ekde 1801. Renovigoj okazis en 1825 kaj en 1912. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo suferis bombatakon, tial denova renovigo okazis en 1954. En 1970 oni faris novan ĉefaltaron.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas unu turon super la enirejo kaj unu navon. La najbara paroĥo estis konstruita en 1801. La pli nova ĉefaltara bildo pretiĝis en 1970, kiu prezentas, ke reĝo Stefano dediĉas la hungaran kronon al Sankta Maria. Kapelo pri Sankta Tombo estas apartenaĵo de la preĝejo.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Estas tutlande konata kanto "Sej, Nagy-Abonyban csak két torony látszik" (Hej, en Abony nur du turoj estas videblaj). Tiam estis 3 preĝejoj en Abony: la katolika (kies turo estis pli alta), la kalvinana, fine la sinagogo, kiu ne havis turon.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.