Preĝejo de Unterweißbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La protestantisma kirko de Unterweißbach

La Vilaĝa preĝejo de Unterweißbach (germane: Dorfkirche Unterweißbach) troviĝas en Unterweißbach, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La jardato 1845 videblas sur la ventoflago atentigante je la novigo de la turospajro; pri al antaŭa historio de kapelo en la komunumo malmulto konatas. Klaras ke devis esti la konstruaĵo pli aĝa; inter 1767 kaj 1779 la fideluloj el Oberweißbach rajtis uzi la kirketon en Unterweißbach. Laŭraporte iĝis la unua kapelo en 1490. Pligrandiĝo iĝis en 1703. Ekde alikonstruo en 1978/79 admireblas unuiĝo de malnova kaj nova sakrala arto tie.

La galerioj kaj la predikeja altaro el ligno blankigitis klasikisme kun orumitaj eroj. Du sonoriloj estis de 1766 kun diametro de 48 kaj 64 centimetroj. La plej granda konfiskitis kaj fanditis dum al Unua mondmilito.

La altaro de la Riemenschneider-disĉiplo Hans Gottwald faritis antaŭ 1510 kaj restaŭritis en 1980. Meze staras sur lunarko la Dipatrino kun pomtenanta Jesuo sur la dekstra brako. Kape estas du anĝeloj, maldekstre Nikolao de Mira kun du oraĵoj kaj dekstre Laŭrenco de Romo. La kvalito de la statuetoj imponas kaj malraras por tiaĵoj neenmuzeaj sed enkirkaj. Liv-ale videblas abato, malliv-ale Marteno de Tours. Ekstere de la altaro estas tabulaj pentraĵoj, kruco, ambono kaj alia kruco de la erfurta metalartisto Helmut Griese.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La kupro signifas Jesuon Kriston, la flavo Dion Patron, la arĝento la Sanktan Spiriton; kp.: Dorfkirchen in Thüringen, Kleine Thüringer Bibliothek, Verlagshaus Thüringen, 1992, ISBN 3-86087-014-9, p. 72–73
50.61429711.166036