Preĝejo de Virgulino Maria Neĝa (Dolní Dvořiště)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Virgulino Maria Neĝa
monaĥejo [+]

LandoĈeĥio
SituoDolní Dvořiště
- koordinatoj48° 39′ 17″ N, 14° 29′ 34″ O (mapo)48.6547472214.49279444Koordinatoj: 48° 39′ 17″ N, 14° 29′ 34″ O (mapo)

Preĝejo de Virgulino Maria Neĝa (Sudbohemia regiono)
Preĝejo de Virgulino Maria Neĝa (Sudbohemia regiono)
DEC
Preĝejo de Virgulino Maria Neĝa
Preĝejo de Virgulino Maria Neĝa
Lokigo de Sudbohemia regiono en Ĉeĥio
Map
Preĝejo de Virgulino Maria Neĝa
Vikimedia Komunejo:  Church of Our Lady of the Snow (Svatý Kámen) [+]
vdr

La romkatolika pilgrima Preĝejo de Virgulino Maria Neĝa (ĉeĥe Kostel Panny Marie Sněžné, germane Maria Schnee beim Heiligen Stein) troviĝas sudoriente de Rychnov nad Malší dekstre de la Tichá-valo. La kirko sur la monto Großer Zwickelberg situas sur la teritorio de la komunumo Dolní Dvořiště, Ĉeĥio, proksime de la landlimo kun Aŭstrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ malnova legendo venis la Dipatrino dumfuĝe je Bohemia arbaro kaj ripozis sur granita roko. La ŝtono sekve taŭgigis sin karese al ŝia korpo kio ĝis hodiaŭ vdieblas: ŝtona seĝo kun apogilo kaj skabelo sur monto.

En 1653 la abatino Christina Pöperl de la klostro de la klaraninaj monaĥinoj el Český Krumlov konstruigis supre de la ŝtona seĝo la Kapelon de la Sankta Roko. Ĝi ja iĝis ŝatata pilgrimadloko sed suferis baldaŭ pro tro malgrandeco. Kun apogo de Anna Maria, princino de Eggenberg la kapelo povis anstataŭiĝi per la kirko Panna Marie Sněžná. Krome oni malfermis eoste de la kirko monaĥinejon. Supre de fonto mirakla estiĝis en 1709 kapelo. En 1907 oni restaŭris la tutan komplekson. Dum la komunisma reĝimo la monaĥinejo aboliciis kaj la ejoj barbare malkonstruitis. La kirko mem malfermitis kaj kadukiĝis.

Dum la 1980-aj jaroj, pro neplua atingebleco de la originala kirko en Bohemio pro la Fera Kurteno, oni konstruis en Malsupra Aŭstrio Leopoldschlag/Distrikto Freistadt novan kirkon Maria Schnee am Hiltschnerberg. Inter la du lokoj estas rekta intervidebleco. Post restaŭrado komenciĝinta en 1991 la "originala" kirko denove liturgie funkcias.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jiří Černý: Poutní místa Českobudějovicka a Novohradska. České Budějovice 2004.
  • J. Hoffelner, H. Spörker: 500 Jahre Wallfahrt zum Heiligen Stein. Freistadt 2000.
  • Anna Loistl-Sturany: Maria Schnee einst und jetzt. Linz 1985.
  • Jan Zíka: U Sv. Kamene. České Budějovice 1948.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Preĝejo Maria de la Neĝo en Vikimedia Komunejo