Preĝejo de Wallichen (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kirketo en Wallichen

La Evangelia vilaĝopreĝejo de Wallichen (germane: Dorfkirche Wallichen) troviĝas meze de loka tombejo. Wallichen estas orienta urboparto de Erfurt, eklezie la kirko apartenas al la komunumaro Vieselbach. La kirko estas apud la etapo de la Jakoba Vojo inter Görlitz kaj Vacha. Stampo kaj gastlibro en la kirko estas rezervitaj por tiaj pilgrimantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1241 estis la unua endokumenta mencio de la paroĥa preĝejo. Partoj de la nuna konstruaĵo datumas de 1653. La preĝejo novkonstruitis en 1739, kio legeblas sur la ventoflago sur la spajro.

La per grejso ĉirkaŭmasonita navo estas trabfakaĵo staranta sur la masiva fundamenta muraro de la antaŭula kirko. Du en 1740 mulditaj sonoriloj fanditis dum la Dua mondmilito. La baroka interno ne tro ŝanĝitis en la kuro de la tempo. La ambona altaro estas el la 18-a jarcento, la granda krucifikso el la 16-a.

Subtenanta amikaro, kiu grupiĝis en 1997, malfondis sin en la jaro 2007 post sukcesaj restaŭradlaboroj. Orgeno el la 19-a jarcento faritis fare de la firmao Eifert en Stadtilm; ĝi ĝis nun funkcias. Ĉi tiu instrumento estas unu el la malmultaj nemanipulitaj orgenoj en Turingio kun konkesta mekaniko (Kegellade). Ĝin renovigis la firmao Scheffler en 2011.

La tombejon posedas parte la eklezio, parte la urbo. Ekde la 1990-aj jaroj ĝi nur por urnaj entombigoj uzatas post kiam oni konstatis akvan enfluegon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]