Saltu al enhavo

Preĝejo de la ikono de Dipatrino Kuracistino (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de la ikono de Dipatrino Kuracistino
ruse Больничный храм в честь иконы Божией Матери "Целительница"
La preĝejo en 2008
La preĝejo en 2008
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno
Geografia situo 57° 8′ 41″ N, 65° 35′ 3″ O (mapo)57.14459565.584143055556Koordinatoj: 57° 8′ 41″ N, 65° 35′ 3″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tjumena
paroĥo preĝejo de la ikono de Dipatrino Kuracistino
Dato de konsekro la 1-an de oktobro 2006
Konsekrinto Dimitrij (Kapalin), metropolito de Tobolsko kaj Tjumeno
Uzado hospitala preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Vladimir Silantjev
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 2005–2006
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Tjumena provinco

Preĝejo de la ikono de Dipatrino Kuracistino (Tjumeno) (Tjumena provinco)
Preĝejo de la ikono de Dipatrino Kuracistino (Tjumeno) (Tjumena provinco)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Tjumeno

Preĝejo de la ikono de Dipatrino Kuracistino (Tjumeno)
Preĝejo de la ikono de Dipatrino Kuracistino (Tjumeno)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Tjumeno (urba areo)

Preĝejo de la ikono de Dipatrino Kuracistino (Tjumeno (urba areo))
Preĝejo de la ikono de Dipatrino Kuracistino (Tjumeno (urba areo))
DEC

Map

Ligiloj
Adreso strato 50 Let Oktjabrja, 53a/1
vdr

La Preĝejo de la ikono de Dipatrino Kuracistino (ruse Больничный храм в честь иконы Божией Матери "Целительница") estas la ortodoksa hospitala preĝejo ĉe la provinca hospitalo N 2 en Tjumeno (Tjumena provinco, Rusio).

Printempe 1999 al la vic-episkopo Tiĥon (Bobov), arkimandrito de la monaĥejo de Sankta Triunuo sin turnis bonfarantoj, proponintaj konstrui la unuan hospitalan preĝejon en la urbo. Kiel tereno estis proponita areo je strato 50 Let Oktjabrja (50 Jaroj de Oktobro), ĉe la suda rando de la urba hospitalo N 2, kie oni iam komencis konstrui plian korpuson por la Tjumena Ŝtata Medicina Akademio. La konstruado delonge haltis, restis nur pilierejo superkreskinta je herboj. La rektoro de la akademio aprobis la proponon, tamen ricevado de la oficialaj permesiloj okupis jarojn. Tiutempe bonfarantoj jam aĉetis sonorilojn, kiuj provizore estis stokitaj en la Triunua monaĥejo[1].

La dezajnon faris la arkitekto Vladimir Silantjev de kompanio Sibspecprojektrestavracija. Origine oni planis restarigi sur tiu ĉi loko la Anunciacian katedralon, eksplodigitan en 1932, sed poste oni decidis konstrui pli simplan preĝejon kun unu altaro kaj sonorilturo. La konstruadon en 1,5 jaro plenumis la kompanio ST-Grupp, la terenon plibeligis la urbaj aŭtoritatoj. La ikonostazo estis farita en Ĉeboksaro, la ikonoj — en Sofrino. La fondaĵo "Spiriteco kaj Sano" (ruse Духовность и здоровье) donacis al la preĝejo malnovan ikonon de Tri Sanktuloj (Sankta Bazilo, Gregorio de Nazianco kaj Johano Krizostomo) kaj speciale faritan ikonon de Dipatrino Kuracistino en granda ikonŝranko, konsekritan de la ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij (Kapalin)[1].

La 16-an de junio 2003 la ĉefepiskopo Dimitrij (Kapalin) konsekris la fondoŝtonon kaj kampokrucon kaj ekde tiam venadis preĝantoj por voĉlegi akatistojn. La 14-an de novembro 2004 la kruco estis subsegita kaj faligita; ili oficiale plendis al milico pri vandalismo, sed kulpuloj ne estis trovitaj[2]. La 20-an de januaro 2004 estis registrita la paroĥo[1]. La 16-an de aprilo 2004 la pastro Aleksandr Popov faris la unuan akvosanktigan diservon[2].

La 16-an de decembro 2004 estis ricevita permesilo por la konstruado kaj establita bonfara fondaĵo "Spiriteco kaj Sano", kies fondintoj estis Georgij Primakov, Gennadij Korepanov, Vladimir Ŝevĉik, Aleksandr Goncov kaj aliaj lokaj politikistoj, komercistoj kaj medicinistoj. La 7-an de januaro 2006 okaze de Kristnasko pastro Vasilij Lopuĥin servis en la preĝejo la unuan liturgion. La 25-an de aprilo la ĉefepiskopo Dimitrij (Kapalin) faris la grandan konsekron de la preĝejo[2]. La 1-an de oktobro 2006, je la tago de la ikono de Dipatrino Kuracistino, la preĝejo estis denove konsekrita de la ĉefepiskopo Dimitrij (Kapalin)[3].

Ĝi iĝis la unua hospitala preĝejo en Tjumeno kaj la unua preĝejo konstruita kaj konsekrita en la 21-a jarcento[1][4].

La preĝejestro estas Aleksandr Pavlov. Li naskiĝis en Tambova provinco. Meze de la 1990-aj li ekfrekventis dimanĉan lernejon ĉe la Preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo (Tjumeno) kaj en 2000 estis ordinita kiel pastro. En 2009 li iĝis la preĝejestro de tiu ĉi preĝejo. Li prizorgas ne nur sian paroĥon kaj la provincan hospitalon N 2, sed ankaŭ la puntendaron N 2[5].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]