Preĝejo de sankta Gallo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio Prago > Malnova Urbo > Preĝejo de Sta Gallo < Turismo

Preĝejo de Sta Gallo (kostel sv. Havla), starigita de Venceslao I en jaro 1232 okaze de la fondo de Sta Gallokvartalo. Dum regado de Karolo IV rekonstruita. Post la batalo sur la Blanka Monto ricevis ĝin la Karmelana ordeno, kiu konstruis en la apudeco frubarokan monaĥejon. La monaĥejo kovras parton de la strato Rytířská; ĝi estas nuntempe ejo de Instituto por historio de la Komunista partio de Ĉeĥoslovakio; je la fino de 17-a jarcento oni barokigis la eksteron de la preĝejo - la dinamika fronto estiĝis en la jaroj 1723-38 laŭ planoj de J. Santini.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.