Preĝejo de sankta Johano Baptisto (Kočov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
ĉeĥe: Kostel svatého Jana Křtitele
ruino de preĝejo
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
Oficiala nomo: Preĝejo de sankta Johano Baptisto
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Municipo Kočov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Situo Preĝejo de sankta Johano Baptisto
 - koordinatoj 49° 47′ 37″ N 12° 44′ 08″ O / 49.79361 °N, 12.73556 °O / 49.79361; 12.73556 (mapo)
Konstruita 1732
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Church of Saint John the Baptist (Kočov)
Portalo pri Ĉeĥio

Baroka pilgrima preĝejo de sankta Johano Baptisto situis sude de municipo Kočov en distrikto Tachov. Ĝi estadis ŝatata celo de religiaj procesioj, konserviĝis el ĝi jam nur torzo. La ruino de la grandega templo estas ekde la jaro 1992 protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua sanktejo ĉi tie troviĝis eble jam en la 11-a jarcento. En la 13-a jarcento ĉi tie povis esti konstruita preĝejo de sankta Johano Baptisto, kies konstruintoj devis esti germanaj ministoj. El la jaro 1578 ekzistas registro pri diservo en la preĝejo de sankta Johano Baptisto, kiun gvidis paroĥestro el Brod nad Tichou. Ekde la jaro 1638 la preĝejo enfalis sub planan paroĥon.[1]

La baroka preĝejo estis konstruita en la jaroj 1728-1732 je kostoj de posedanto de la plana senjorujo, grafo Václav ze Sinzendorfu. La 24-an de junio 1732 konsekris ĝin kladruba abato Siebert. La pentraĵoj en la interno estis laboraĵo de pentristo V. S. Schmidt el Planá, sed la germana literaturo aljuĝas ĝin al Eliáš Dollhopf.[1]

Enkadre de jozefinaj reformoj la preĝejo estis an la jaro 1781 fermita. Sed ankoraŭ en la jaro 1801 rektoro de plana lernejo Karel Okl prezentis en la fermita preĝejo oratorion "Kreo de la mondo" de Joseph Haydn.[1] La kredantoj ne ĉesis venadi al la preĝejo, en la jaro 1804 tial estis denove oficiale konfirmita ĝia nuligo kaj en la jaro 1832 ordonita ĝia detruo. Proksimume por 13 jaroj kapablis forturni ĝin alikonstruo al porcelanfabriko, dum tio estis masonitaj la devenaj fenestroj. Sed la fabriko ne prosperis. Post malsukcesaj provoj elflanke de la plana senjorujo denove luigi la konstruaĵon aŭ vendi ĝin estis fine dismuntata por konstrumaterialo. Tio estis fatala precipe por la fasado de la templo, kiu estis dismuntita en fundamentojn.[2]

La preĝejo troviĝis en domaro Sankt Johann (Sv. Jan), en kiu ja ankoraŭ en la jaro 1921 vivis 92 loĝantoj, sed hodiaŭ ĝi estas pereinta.[2] Tre damaĝigita ĝi estis dum bataloj fine de la dua mondmilito.[1]

En filmo[redakti | redakti fonton]

Spite al memoriga protekto la preĝejo estis en la jaro 2000 reguligita al "inferan kavernon", kulison por fabelo Z pekla štěstí 2 de reĝisoro Zdeněk Troška. Dum tiuj ĉi reguligoj malaperis lastaj restaĵoj de la barokaj pentraĵoj. Mallongtempe post la filmado frakasiĝis granda parto de volbo.[2]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Poutní kostel sv. Jana Křtitele. Studentský spolek Agora - Post septem.
  2. 2,0 2,1 2,2 Kostel sv. Jana Křtitele. Dominanty.cz. Arkivita el la originalo je 2014-11-03. Alirita 2014-11-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]