Preĝejo Sankta Petro de la Kuirejoj
(Alidirektita el Preĝejo sankta Petro de la Kuirejoj)
La Preĝejo Sankta Petro de la Kuirejoj (okcitane Glèisa de Sant Pèire de las Cosinas, france Église Saint-Pierre des Cuisines), estas situanta en la strato de la Bulo, apud la placo Sankta Petro en Tuluzo; temas pri la plej malnova kirko de la sud-okcidento de Francio. Ĝi estis konstruita sur iama gaŭl-romia tombejo de la 4-a jarcento. Ĝi estis klasigita kiel "Historia monumento" de Francio ekde 1977 kaj zorgata de la Muzeo Sankta Rajmondo de Tuluzo. Nuntempe ĝi gastigas aŭditorion kun 400 sidlokoj.