Preĝejo sanktaj Petro kaj Paŭlo (Őrbottyán)
Paroĥa preĝejo sanktaj Petro kaj Paŭlo | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Őrbottyán |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
paroĥo | en la urbo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | –1763 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Őrbottyán (Vácbottyán) Rákóczi u. |
La paroĥa preĝejo apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas sakrala historia monumento en urbo Őrbottyán (Hungario), ĝis 1970 en memstara vilaĝo Vácbottyán.
Historio[redakti | redakti fonton]
La frua eklezia historio de Vácbottyán estas mankhava. La nun videbla baroka preĝejo estis konstruita en 1763. En la samo loko pli frue estis ligna kirko.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kirko situas sola sur monteto inter arboj, longaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La fasado estas simetria, meze la malalta kvadrata turo altiĝas. La turpinto estas malalta piramido. Meze la enirejo funkcias, pli supre fenestro estas videbla. La fasado havas ankaŭ 2 malplenajn niĉojn. La navo finiĝas en duonronda absido, kiu estas iomete pli mallarĝa, sed same alta, ol la navo. Sakristio kontaktiĝas kun la absido.
Kermeso okazas en la 29-an de junio.