Precipitaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la meteorologia nocio precipitado. Por aliaj signifoj vidu la artikolon precipitado.
Pluvo estas precipitaĵo.

La nocio precipitaĵo signifas en la meteorologio akvon, kiu subenfalas en likvasolida formo el la atmosfero al la grundo.

Ĝi estiĝas tra kondensado de la aera humideco. La grando de la kondensitaj korpuskloj devas trapaŝi iun certan valoron, por ke estiĝu precipitaĵo sur la tera surfaco. Kun la precipitaĵo fermiĝas la atmosfera akvocirkulado. La ofteco kaj averaĝa kvanto de la precipitaĵo estas karakteriza por la geografia areo. La precipitaĵo estas faktoro de la loka klimato. Tiu ĉi tre gravas por la agrikulturo, ĉar la konvena precipitaĵa kvanto certigas sukcesan rikolton kaj determinas la kultiveblajn plantovariojn.

En meteologio, precipitaĵo estas ajna produkto de la kondensado de atmosfera akvovaporo kiu falas per gravito.[1] La ĉefaj formoj de precipitaĵo estas pluvo, neĝo, neĝpluvo, hajlo. Precipitaĵo okazas kiam parto de la atmosfero fariĝas supersaturita de akvovaporo, do akvo kondensiĝas kaj precipitas. Tial, nebulo kaj brumo ne estas precipitaĵoj sed suspensiaĵoj, ĉar la akvovaporo ne sufiĉe kondensiĝas por precipiti. Du procedoj, eble kune, povas saturigi la aeron: malvarmigi la aeron aŭ aldoni akvovaporon al la aero. Precipitado okazas kiam malgrandaj akveroj tuŝas aliajn akverojn aŭ glacierojn, kaj kuniĝas ene de nubo.[2]

Humida aero kiu estas levata de vento super tavolo de preskaŭfrida aero apud la tero eble kondensiĝas formante nubojn kaj pluvon. Tiu proceso tipe okazas dum frida pluvado. Senmova fronto ofte formiĝas apud frida pluvo kaj agas kiel fokuso por levi aeron. Se ĉeestas sufiĉa humido, la humido en la levata aero kondensiĝas en nubojn stratusajn kaj kumulonimbusajn. Fine la nubaj gutetoj kreskas sufiĉe por formi pluverojn kaj falas al la Tero kie ili frostiĝas kontaktante neŝirmitajn objektojn. Kie relative varmaj akvomasoj ĉeestas, ekzemple pro vaporiĝado de lagakvo, lagefekta neĝado fariĝas problemo subvente de la varmaj lagoj en la malvarma ciklona fluo malantaŭ ekstertropikaj ciklonoj. Tondroneĝo eblas en la koma kapo de ciklono kaj en lagefektaj zonoj. En montaj regionoj, forta precipitado eblas kie suprenira fluo estas maksimuma ĉe la alventa flanko de altaj montoj. Ĉe la subventa flanko de montoj, dezertaj klimatoj povas ekzisti pro seka areo kaŭzita de kunprema varmigado. La movado de la musona premtrogo aŭ intertropika konverĝa zono, alportas pluvajn sezonojn al savanaj regionoj.

Precipitaĵo estas grava parto de la akvocirkulado, kaj faligas freŝan akvon sur la planedon. Proksimume 505,000 kubaj kilometroj da akvo falas kiel precipitaĵo ĉiujare; 398,000 kubaj kilometroj falas super la oceanoj kaj 107,000 kubaj kilometroj super grundo.[3] Laŭ la areo de la Tero, tio signifas ke la tutgloba averaĝa precipitaĵo estas 990 mm, sed super grundo ĝi estas nur 715 mm. Meteologoj uzas averaĝajn pluvokvantojn por helpi distingi inter diversaj klimataj tipoj.

Formoj de la precipitaĵo[redakti | redakti fonton]

Oni povas dividi la precipitaĵojn jene:

Laŭ estiĝo de precipitaĵo ekzistas ankoraŭ la grupigal cikklona, konvektiva, orografa.

Mezurado de precipitaĵo[redakti | redakti fonton]

La mezurado de la precipitaĵo okazas per diversaj mezuriloj. La plimulto de la precipitaĵomezuriloj kolektas la precipitaĵon en mezurujon. La mezurunuo estas mm. Unu mm egalas al akvoalto de 1 mm, kiu estiĝus, se ne forfluus akvo. Alternativa mezuro estas la akvokvanto en l/m² (ebena surfaco). 1 mm egala ĉifoje al 1 litro/kvadrata metro.

Per uzo de la precipitaĵa radaro povas mezuri la surfacokovrantan akvon.

Krom la pura precipitaĵa kvanto estas karakteriza la precipitaĵa intenseco kaj precipitaĵa daŭro.

Nenatura precipitaĵo[redakti | redakti fonton]

Oni povas produkti precipitaĵon eĉ nenature inter certaj meteriologiaj cirkonstancoj. Tiukaze oni injektas grandan kvanton de kondensiga grajno (arĝenta jodido) en la tromalvarmajn nubojn.

En la iama Sovetunio kaj nun en Rusio oni certigis per similaj metodoj, ke en la gravaj festaj tagoj ĉiam brilu la suno (kiel la 9-an de majo en 2005).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Precipitation. Glossary of Meteorology. American Meteorological Society (2009). Alirita 2009-01-02.
  2. Scott Sistek. "What's the difference between 'rain' and 'showers'?", KOMO-TV, 2015-12-26. Kontrolita 2016-01-18.
  3. Chowdhury's Guide to Planet Earth (2005). The Water Cycle. WestEd. Alirita 2006-10-24.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]