Prefektujo de la papa domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prefektujo de la papa domo
Oficoj de la Roma Kurio
Komenco 1967 vd
vdr
MINISTERIOJ DE LA APOSTOLA SEĜO
“PREFEKTUJO DE LA PAPA DOMO”
Apostola Palaco
Konstitua dekreto = Pontificalis Domus de Paŭlo la 6-a de la 15-a de aŭgusto 1967 180,181)
zorgoj = okupiĝas pri la ordo en la papa domo kaj asistas la suverenan pontifikon kaj en la apostola palaco kaj eksterdome, ordigas la diversajn oficistojn, disponigas la publikajn kaj privatajn aŭdiencojn. Ĉio laŭ la apostola konstitucio Pastor Bonus
nuna reganto = ĉefepiskopo Georg Gänswein

La Prefektujo de la papa domo zorgas la ordon de la papa palaco kaj kontrolas la laboron de la kapelanoj kaj aliaj ŝarĝitoj de la Papa familio.

Volita de Paŭlo la 6-a per la Regimini Ecclesiae universae de 1967, integrita per la motu proprio Pontificalis Domus de la sekvanta jaro kaj normigita de la artikoloj 180 kaj 181 de la apostola konstitucio Pastor Bonus, la Prefektujo de la papa domo estas la amplekso de la personoj kiuj disvolvigas rektan servon al la persono de la papo ene de la Apostola palaco kaj en Romo kaj ekstere de Romo. Ĝia ofico zorgas ankaŭ pri la papaj ceremonioj escepte de la parto propre liturgia, pri kiu okupiĝas la Ofico de la Liturgiaj Celebroj de la Supera Pontifiko.

La prefektujo allasas la permesojn por la publikaj kaj privataj aŭdiencoj laŭ la cirkonstancoj, foje akordigitaj kun la Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo.

Listo de la prefektoj de la papa domo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]