Preiļi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Preiļi
Preili-Daugavpils iela.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato Latvio
Regiono Latgalio
Distrikto Preiļu rajons
Urborajto ekde 1928
Poŝtkodo LV-5301 [+]
Telefona antaŭkodo (+371) 53
Kodo laŭ ISO LV-073
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 248  (2020) [+]
Loĝdenso 1 192 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 18′ N, 26° 43′ O (mapo)56.29416666666726.724722222222Koordinatoj: 56° 18′ N, 26° 43′ O (mapo) [+]
Areo 5,24 km² ( 524 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Preiļi
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Preiļi [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Preiļi (latve, germane historie ankaŭ Prely) estas urbo en la historia regiono Latgalio de Latvio. Ĝi situas 204 kilometrojn sudoriente de la nacia ĉefurbo Rigo kaj 55 kilometrojn norde de Daugavpils. Dum la jaro 2004 ĝi havis 8.605 enloĝantojn kaj estas la centro de samnoma distrikto. Tra la urbo fluas la rivereto Preiļupe.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preiļi estas inter la plej malnovaj loĝlokoj en Latvio[1]. Ĝi unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1250. Dum la jaro 1897 la loĝloko havis 2104 enloĝantojn. Formalajn urbajn rajtojn Preiļi havas ekde la jaro 1928. Dum la jaro 1935 estis 1662 enloĝantoj en Preiļi, el kiuj 51 procentoj estis judoj. Post la Dua Mondmilito, restis malpli ol 1000. Dum la epoko de Sovetunio oni alportis multajn laboristojn el Rusio kaj Belarusio al la urbo, tiel ke la enloĝantaro kreskis ĝis 9421 dum la jaro 1989.

Enloĝantoj[redakti | redakti fonton]

La urbo dum la jaro 1999 havis enloĝantojn de la sekvaj naciecoj:

  1. latvoj (54,4 %);
  2. rusoj (39,6 %);
  3. poloj (1,9 %);
  4. belarusoj (1,5 %);
  5. ciganoj (1,2 %).

Alilingvaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Alilingvaj variaĵoj de la urba nomo estas

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]