Premier (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Premier
Премьер
Aĉetcentro Premier (Tjumeno) 12.jpg
Enirejo de sur strato 50 Let VLKSM
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Lenina administra distrikto
Urboparto: la Centro
Geografia situo 57° 13′ 14″ N, 65° 56′ 16″ O57.220565.937833333333Koordinatoj: 57° 13′ 14″ N, 65° 56′ 16″ O
Adreso: strato 50 Let VLKSM, 63
Malfermita en: 2005
Vendejoj: pli ol 120
Areo: 32 000 m²
Etaĝoj: 3 + 1 subtera
Parkumejo: subĉiela
Malfermaj horoj: 10:00 ĝis 22:00
Retejo: Oficiala retejo ruse
Komunejo: Premier
v  d  r
Information icon.svg
La unua bloko
Rulŝtuparo al la kvara etaĝo
Manĝokorto kaj fitnesklubo

Premier (ruse Премьер) estas la aĉetdistra centro en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis malfermita la 11-an de novembro 2005 kaj iĝis la unua aĉetdistra centro en la urbo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La aĉetcentro troviĝas en strato 50 Let VLKSM, ĉe angulo kun strato Melnikaite, 1700 metrojn for de strato Respubliko. Ĝis la 1990-aj jaroj tiu loko estis vaka, rezervita por konstruota helikopterejo de la apuda kardiologia centro. Tamen la helikopterejo neniam aperis dum apudaj terenoj estis paŝon post paŝo prikonstruataj. Post malfermo en 1998 de la Melnikaite-viadukto trans la Transsiberia fervojo, la apuda strato Melnikaite etendiĝis suden kaj iĝis grava trafikejo, altirante pliajn vizitantojn.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La aĉetcentro konsistas el du paralelaj blokoj (linioj), kiuj etendiĝas laŭlonge de strato 50 Let VLKSM. Unue estis malfermita la suda linio, kiu konsistas el du etaĝoj kaj subtera etaĝo. Poste aldoniĝis la dua linio, kiu havas plian kvaran etaĝon. La blokoj estas kunigitaj je ĉiuj etaĝoj krom la kvara. Inter la butikoj haveblas famaj markoj kiel ECCO, Pierre Cardin, Collin’s, O'Stin, Van Cliff, Pandora ktp.

La unua bloko[redakti | redakti fonton]

Unu bloko etendiĝas laŭlonge de strato strato 50 Let VLKSM kaj estas trietaĝa (kalkulante ankaŭ la subteran etaĝon). La enirejo troviĝas centre de la bloko, ĉe strato 50 Let VLKSM. En la subtera etaĝo funkcias superbazaro de hejmaj teknikaĵoj kaj vendejo de ĉipaj vestoj. La unuan kaj duan etaĝon okupas butikoj de vestoj, ŝuoj, kosmetikaĵoj, valizoj ktp. Funkcias lifto centre de la bloko, kuniganta ĉiujn tri etaĝojn. En la orienta parto, en koridoro ĉiam haveblas fotoekspozicioj.

La dua bloko[redakti | redakti fonton]

La dua bloko etendiĝas laŭlonge de la unua, sed iom norde. La subteran etaĝon okupas granda supermerkato kun akompanaj vendejoj. En la unua etaĝo troviĝas vendejoj de vestoj, ŝuoj, horloĝoj, komputikaĵoj, salonoj de movtelefonaj firmaoj, vendejoj de poŝtelefonoj, kafo kaj teo. La duan etaĝon okupas vendejoj de vestoj kaj ŝuoj, inkluzive grandan supermerkaton de sportaĵoj. En la tria etaĝo funkcias plurhala kinejo, manĝokorto, fitnesklubo kaj akompanaj butikoj. En la tria etaĝo funkcias ankaŭ senpaga Wi-Fi Tyumen Free kun interfaco en la rusa kaj angla. Ĉiuj etaĝoj estas interligitaj per rulŝtuparoj, de la unua ĝis la tria eblas veturi per lifto, kiu troviĝas centre de la bloko. Haveblas vestejo.

La supermerkato troviĝas en la subtera etaĝo, do por revenigi aĉetĉarojn, lasitajn de aĉetantoj supre, oni devas de tempo al tempo inversigi la movon de la rultrotuaro, kondukanta supren. Dum tiu kelkminuta paŭzo la aĉetantoj devas atendi aŭ povas supreniri laŭ ŝtuparo de la unua bloko aŭ per tiea lifto (se kun aĉetĉaroj).

La bloko havas du enirejojn, ĉe ambaŭ finaĵoj. Ĉe la orienta finaĵo krom panduso haveblas ankaŭ lifto por handikapuloj.

Centre de la bloko, en atrio troviĝas fontano, ĉirkaŭ kiu staras benkoj.

La aĉetcentro fermiĝas je 22:00, sed la kinejo plu alireblas per aparta enirejo.

Parkumejo[redakti | redakti fonton]

La subĉiela parkumejo ĉirkaŭas la aĉetcentron. Pli granda parkumejo troviĝas oriente de ĝi, sub viadukto trans la Siberia fervojo. Aliro al la parkumejo estas libera, gardistaro mankas. Okcidente de la aĉencentro situas benzinstacio.

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj estas du bushaltejoj 50 Let VLKSM, kiuj troviĝas ĉe ambaŭ flankoj de la samnoma strato tuj apud la aĉetcentro. Tra ili veturas nur du busaj itineroj (NN 60 kaj 88). Iom pli for, 160 metrojn norden, en strato Maligin troviĝas du haltejoj Ploŝĉad Pamjati. Plejparto de vizitantoj venas piede, marŝante de strato Respubliko tra la Placo de Memoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 37.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.