Premio Darwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio Darwin
emblemo
honorigo • humuro
Nomita laŭ Charles Darwin
Lando Usono
Fondita en 1993
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Darwin-premio (angle Darwin Awards) estas humura premio donita al homoj kiuj, kiel difinite fare de la premigantoj, "helpis la homaron plibonigi sian genaron, forigante sin de la mondo aŭ mem-kastrante en precipe malsaĝa maniero." Ĉi tiu premio, nomita laŭ la pensulo de la ideo de natura selektado, la biologo Charles Darwin, estas donita per la Interreto, kaj ne kunportas ajnan praktikan aŭ monan premion. La plej konata retejo de Darwin Awards estas la retejo Darwin Awards.

Signo de honoro estas donita ankaŭ al tiuj, kiuj sukcesis pluvivi, kondiĉe ke iliaj malsaĝaj agoj malhelpos ilin disvastigi siajn genojn en la estonteco. Tiaj signaloj estis distribuitaj, interalie, al homo kiu pafis per aerfusilo al kuglo kiu eksplodis kaj trapikis lian ingvenon, tiel mem-kastrigis.

La kredindeco de la venkantaj rakontoj estas necerta, ĉar en la plej multaj okazaĵoj ekzistas neniuj ĉeestintoj. Alia kialo estas, ke pro juraj kaj etikaj kialoj, la medicina establado detenis konfirmi la detalojn de la kazoj, por protekti la privatecon de pacientoj. Oni scias, ke almenaŭ kelkaj el la priskribitaj kazoj fakte neniam okazis.

Du libroj estis publikigitaj kiuj kolektas kazojn kiuj estis publikigitaj en la premioretejo.

En 2006 filmo de ĉi tiu nomo ĉefrola Winona Ryder, Joseph Fiennes, Juliana Margolis kaj David Arquette estis publikigita. En iuj nacilingvaj versioj ĝi estas nomata la "Premio de malsaĝuloj".

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Inter la premiitoj troviĝas:

  • Homo, kiu saltis de aviadilo por foti paraŝutistojn, sed sen ekipi sin per paraŝuto [1].
  • Metalŝtelisto kiu tranĉis ŝtalkablon de lifto, dum interne, kaj falis kun la lifto al sia morto.
  • Viro pafis en la kapon per spionplumo por pruvi al siaj amikoj ke ĝi funkcias.
  • Persono, kiu ĵonglis per mangrenatoj funkciantaj [2].
  • Ĵurnalisto, kiu decidis dormi surstrate por kompreni la vivon de senhejmuloj kaj frostiĝis [3].
  • Handikapulo sur skotero ĉagreniĝis, ke li maltrafis la lifton kaj ekfrakis la pordon helpe de la skotero ĝis li rompis ĝin kaj falis al sia morto en la ŝakton [4].
  • Du teroristoj kies aŭtobombo eksplodis pli frue ol atendite pro la ŝanĝo al somera horo, igante ilin la nuraj viktimoj [5].
  • Teroristo, kiu malfermis la eksplodan koverton, kiun li sendis, kaj al kiu li revenis ĉar mankis sufiĉe da poŝtmarkoj por liveraĵo.
  • Alkoholisto, kiu konsumis alkoholon per klistero.
  • Viro estis predita por morto provante fari memfoton kun urso.
  • Larry Walters, kiu ekflugis dum 5 kilometroj kun la helpo de 45 veterbalonoj plenigitaj kun heliumo (kaj pluvivis sen grava difekto) [6].
  • Johnny Ace (1954), kantisto kiu hazarde pafis sin en la kapo per pafilo kiam li provis pruvi al siaj amikoj ke ekzistis neniu kuglo en la barelo.
  • Tri niĝeriaj studentoj kiuj mortis dum orgio kun ina studento post kombinaĵo de drogoj kaj alkoholo.
  • 21-jaraĝa virino estis mortigita per kuglo en la malantaŭo de ŝia kapo kiam ŝi eniris rabareon ludante Pokemon Go.
  • 30-jara viro el Teksaso venis al festo por vidi ĉu eblas esti infektita per la viruso KOVIM-19, li infektiĝis tie kaj mortis pro komplikaĵoj asociitaj kun la viruso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]