Premio Deguĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio Deguĉi
honorigo
Nomita laŭ Deguĉi Onisaburo
vdr

Premio Onisaburo Deguchi aŭ nur Premio Deguĉi estas monpremio administrata de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu celas regule distingi la plej meritajn projektojn kaj agantojn (individuojn aŭ organizaĵojn), kiuj aktivas sur la kampo de utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de L. L. Zamenhof, la instruoj de Deguĉi Onisaburo kaj la Statuto de UEA, kiu listigas inter siaj celoj (art. 3ĉ) "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj".

Historio[redakti | redakti fonton]

La premio Onisaburo Deguchi estis fondita en 1987, okaze de la Centjara Jubileo de Esperanto, kaj titolita honore al la japano Deguĉi Onisaburo, kunfondinto de la Oomoto-movado, kiu en 1923 enkondukis en sian agadon Esperanton kiel internacian komunikilon por la disvastigo de la ideoj pri universala homamo kaj monda paco. Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi, la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo.

La premio estiĝis de fonduso proponita kaj starigita de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA), faka organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun UEA. Laŭ aparta interkonsento EPA garantias la fonduson kaj ĉiujare donacas al UEA sumon por aljuĝo de la premio. Pri la aljuĝo respondecas sola la Estraro de UEA, laŭ specifa regularo.

Laŭ la regularo la Estraro aŭ mem aljuĝas la premion aŭ nomas apartan juĝkomisionon, kiu - simile al la Estraro mem - devas esti kiel eble plej internacia laŭ sia konsisto. La principojn kaj la proceduron de la aljuĝo de la premio difinas la Estraro, kiu anoncas ilin en la revuo Esperanto kune kun la gajninto de la premio en ĉiu koncerna jaro. Krom tio, la premio normale estas ankaŭ publike transdonata en la kadro de la Universala Kongreso de Esperanto (UK). La premion gajnas aŭ unu sola projekto, individuo aŭ organizaĵo aŭ dividas ĝin du aŭ pli koncernatoj. Gajnintoj de la premio kutime devas raporti al la Estraro de UEA pri la evoluoj de sia agado aŭ projekto, kvankam la utiligo de la mono por progresigo de la koncerna aktiveco restas plene en la manoj de la gajninto mem.

La premio estis seninterrompe disdonita de 1987 ĝis 2006. Okazis paŭzo en 2007 kaj 2008. Poste, denove seninterrompe de 2009 ĝis 2019. Ĝis 2019 la monsuma premio egalis al 2 000 EUR jare. Ekde 2020, post nova interkonsento inter EPA kaj UEA, ĝi reduktiĝis al 1 000 EUR jare. Pro la pandemio de KOVIM-19, lige kun la nuligo de la 105-a UK, la Estraro de UEA ne aljuĝis la premion en 2020, sed la premio estis restarigita jam la sekvan jaron.

Ricevintoj de la premio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]