Premio La Verko de la Jaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio La Verko de la Jaro
award, award nominees, award recipients or award ceremony • honorigo
Organizanto Esperanta PEN-Centro
vdr

Premio La Verko de la Jaro estas aljuĝita ĉiujare al efektive eldonita beletraĵo (alterne proza aŭ poezia), per referendumo de la abonantaro de Literatura Foiro. La premion iniciatis tiu revuo en 1975, sed de post 1999 administras ĝin Esperanta PEN-Centro.

Kvankam la laŭreato estas libro, ĝia aŭtoro estas pli facile memorebla ol ĝia titolo. Plej ofte la premion gajnis István Nemere, Mauro Nervi, Johán Valano (kiu estis la unua laŭreato, per Ĉu vi kuiras ĉine? en 1976). Inter la premiitaj estas verkoj de John Francis, Karolo Píĉ, Nicolino Rossi, Giorgio Silfer, Sabira Stahlberg, Spomenka Štimec.