Premio Montyon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio Montyon
literaturpremio
Branĉo de • Awards of the French Academy vd
Nomita laŭ Jean Baptiste Antoine Auget de Montyon
Organizanto Franca Akademio
Lando Francio
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
medalo de barono de Montyon

La premio Montyon (france Prix Montyon) estas serio de premioj donataj ĉiujare de la Franca Akademio de Sciencoj kaj la Franca Akademio. Ili estas dotitaj de la franca bonfaranto barono Jean Baptiste Antoine Auget de Montyon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la komenco de la Franca Revolucio, la barono de Montyon establis serion de premioj donotaj de la Franca Akademio, la Franca Akademio de Sciencoj, kaj la Akademio Nacia de Kuracistoj. Ĉi tiuj estis aboliciitaj de la Nacia Konvencio, sed estis reprenitaj kiam Barono de Montyon revenis al Francio en 1815. Kiam li mortis, li testamentis grandan monsumon por la eterna dotado de kvar jaraj premioj. La dotitaj premioj estis jenaj:

  • Malpli malsanigi industrian procezon
  • Perfektigado de iu ajn teknika plibonigo en mekanika procezo
  • Libro, kiu dum la jaro donis la plej grandan servon al la homaro
  • La "premio de virto" por la plej kuraĝa ago fare de malriĉa franco

Interalie, en 1925 la matematikisto kaj esperantisto Maurice René Fréchet, poste de 1950 ĝis 1953 prezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), honoriĝis per la premio.