Nobel-premio pri literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Premio Nobel de Literaturo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Nobel-Premio pri Literaturo (svede Nobelpriset i litteratur) estas premio aljuĝita ĉiujare de 1901, laŭ la heredaĵo de la inventisto Alfred Nobel, por literaturaj verkado "en ideala direkto".

La testamento de Alfred Nobel enhavas postulon pri la literatura premio, kiu kaŭzis multan konfuzon: ĝi estu donata al verkisto kiu agis "en ideala direkto" (svede i idealisk rigtning). Dum multaj jaroj, la akademio interpretis la vorton "ideala" kiel misskribo de "idealisma", kaj tial rifuzis doni la premion al ne-idealismaj verkistoj kiel Henrik Ibsen, August Strindberg kaj Lev Tolstoj. Poste, ĝi reviziis tiun interpreton, rigardis ĝin kiel tutsimple nekompreneblan kaj donis la premion ankaŭ al verkistoj kiel Dario Fo kaj José Saramago.

Sidejo de la Sveda Akademio en Stokholmo

Intertempe aperis - aŭ pli ĝuste reaperis - finfine la sola beletraĵo de Nobel mem - la teatraĵo Nemesis (Nemeza). En ĝi oni povas vidi kiel li mem opiniis rilate al religio, eklezio kaj simile. Kelkaj do nun kredas, ke ĝuste Fo kaj Saramago eble estis la unuaj premiitoj tute laŭ la gusto de Alfred Nobel, ĉar laŭ ili "ideala" por li signifis lukti por siaj idealoj kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj.

La Nobel-premio pri literaturo estas donata laŭ decido de la Sveda Akademio.

Jenaj aŭtoroj ricevis la premion:

1901-1920[redakti | redakti fonton]

1921-1940[redakti | redakti fonton]

1941-1960[redakti | redakti fonton]

1961-1980[redakti | redakti fonton]

1981-2000[redakti | redakti fonton]

2001 - 2010[redakti | redakti fonton]

2011 - nun[redakti | redakti fonton]

Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]