Premio Pinokjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Premio Pinokjo estas premio disdonata ĉiujare de la franca organizaĵo Teramikoj por atentigi pri la malbonaj influoj de apartaj agadoj de francaj entreprenoj, kiuj tute kontraŭstaras la koncepton de daŭripovo.

Por denunci publike la diferencon inter "belaj paroladoj" unuflanke kaj la realo de agadoj de la entreprenoj aliflanke, la Teramikoj disdonas ĉiujare tri premiojn Pinokjo. La rilato al la fama ligna marioneto estas evidenta pro ties aparta persona koncepto pri vero:

  • premio Pinokjo pri homaj rajtoj disdonata al la entrepreno, kiu agis plej evidente perfortante homajn rajtojn (inkluzive de rajtoj sociaj, salajraj kaj entreprenaj;
  • premio Pinokjo pri medio disdonata al la entrepreno, kies agadoj havis plej gravan kaj malbonan efikon al la medio;
  • premio Pinokjo pri verdigo (angle: "greenwashing") disdonata al la entrepreno, kiu uzis plej trompigeman kaj troigan sintenon rilate al siaj realaj agadoj.

Premioj 2009

7.4953 personoj voĉdonis en 2009. Pliaj detaloj rilate al la premio troviĝas sur la TTT-ejo de la premioj Pinokjo [1].

Kategorio # Nomo de la entrepreno Voĉoj Kialo
Homaj rajtoj 1-a Bolloré 35% Ekspluatado de la dungitoj en olepalmuja plantejo en Kameruno
2-a Crédit Agricole 23% Akcioj en entrepreno, kiu liveras armilojn al la birma junto
3-a Pérenco 22% Ekspluatado de nafto en Peruo misatentante la rajtojn de la indiĝenaj popoloj
4-a Michelin 19% Detruo de lokaj komunumoj en Niĝerio por kaŭĉukplantejoj
Medio 1-a Total 45% La plej granda kaj la plej danĝera naftoprojekto en Kazaĥujo
2-a Areva 29% Danĝera transporto de nuklea bruligaĵo MOX de Francujo al Japanujo.
3-a BNP Paribas 14% ...
4-a Société Général 12% ...
Verdigo 1-a EDF 42% ...
2-a France Betteraves 30% ...
3-a Peugeot 14% ...
4-a Herta 13% ...

Premioj 2008

4.193 personoj voĉdonis en 2008. Pliaj detaloj rilate al la premio troviĝas sur la TTT-ejo de la premioj Pinokjo [2].

Kategorio # Nomo de la entrepreno Voĉoj Kialo
Homaj rajtoj 1-a Louis Dreyfus 36% Sklavigo kaj ekspluatado pro la produktado de etanolo en Brazilo.
2-a Suez 32% Privatigo de la administracio de akvo: netenitaj promesoj en Argentino.
3-a Alstom 18% 50.000 personoj translokigitaj por la baraĵo de Merowe (Sudano).
4-a Société Générale 14% Historia heredaĵo kaj 78.000 kurdoj minacitaj de la baraĵo de Ilisu (Turkujo).
Medio 1-a Areva 48% Tricastin: tre altriska instalaĵo
2-a Total 29% La forbruligo de gaso daŭrigas en Niĝerio, spite al la medio.
3-a BNP Paribas 14% Financado de rusa nuklea centralo ĉe Belene en tertremema regiono (Bulgarujo).
4-a Crédit agricole 9% Botnia: fabriko de paperpaŝto poluiga, kiu kaŭzis gravajn diplomatajn konfliktojn.
Verdigo 1-a Areva 48% Kampanjo: "Niaj energioj havas estontecon. Estonteco sen CO2".
2-a Total 26% Kampanjo: "Total partoprenas la kreskigon de novaj energioj".
3-a Renault 18% Filmeto Renault Koleos "Himalajo".
4-a CNIM 9% Kampanjo "Por savi mocarelon, ni subtenu rubaĵbruligon!".