Premio Reĝo Fajsal
| Premio Reĝo Fajsal | ||
| honorigo | ||
|---|---|---|
| Nomita laŭ | Fajsal bin Abdul-Aziz | |
| Organizanto | Fondaĵo «Reĝo Faisal» | |
| Lando | Sauda Arabio | |
| Fondita en | 1979 | |
| En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Internacia Premio Reĝo Fajsal (angle King Faisal International Prize, arabe جائزة الملك فيصل العالمية, Ǧāʾizat al-Malik Faiṣal al-ʿālamīya) estas internacia premio donita ĉiujare de la organizaĵo Fondaĵo Reĝo Fajsal, kiu estas estrata de la filoj de la reĝo Fajsal bin Abdulaziz Al Saud de Sauda Arabio. La unuaj premioj okazis en 1979. Neoficiale nomata "Araba Nobel-premio" [1][2].
La internacia premioprogramo inkluzivas kvin premiojn:
- Servante Islamon (ekde 1979) [3]
- Sciencaj verkoj pri Islamo (ekde 1979)
- Araba lingvo kaj literaturo (ekde 1979)
- Medicino (ekde 1982)
- Scienco (ekde 1983)
Gajnintoj de la jaraj premioj ricevas atestilon, oran medalon kaj kontantan rekompencon de 200 000 USD.
En la rangotabelo de internaciaj sciencaj premioj de IREG (Internacia Rangiga Ekspertiza Grupo), inter premioj en interfakaj kampoj de scio, la Reĝo Fajsal Internacia Premio estas dua nur al la Kioto-Premio de Japanio kaj la Premio Albert Einstein.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Homepage KFP. Arkivita el la originalo je 2015-04-23. Alirita 2013-08-11 .
- ↑ Selection Procedure. Arkivita el la originalo je 2015-05-03. Alirita 2013-08-12 .
- ↑ Service to Islam | King Faisal International Prize. Arkivita el la originalo je 2015-01-06. Alirita 2015-01-07 .
