Premio Sultano Qabus por naturmedia konservado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio Sultano Qabus por naturmedia konservado
media premio • honorigo
Nomita laŭ Kabus ibn Sa'id Al Sa'id
Organizanto Unesko
Fondita en 1991
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Premio-donacanto Sultano Qabus ibn Said (2013)

La Premio Sultano Qabus por naturmedia konservado estas dujara premio aljuĝata de UNESKO kun la financa subteno de Sultano Qabus ibn Said, la sultano de Omano. La celo de la premio estas garantii agnoskon de tiuj, kiuj distingiĝis per siaj elstaraj kontribuoj en la kampo de administrado aŭ konservado de la naturmedio. Premiitoj povas esti individuoj, grupoj, institutoj aŭ organizaĵoj.

La premio konsistas el diplomo kaj subvencio de 70 ĝis nun 70 000 usonaj dolaroj (ekde 2019 altigita ĝis 100 000 dolaroj) [1]. La premio okazas kadre de la Monda Scienca Forumo.

Laŭreatoj[redakti | redakti fonton]

  • 1991: Instituto de Ekologio, A.C.(Meksiko).
  • 1993: Jan Jenik (Ĉeĥio).
  • 1995: Nacia Parko-Lago Malavio (Malavio).
    • 1997: Fako pri Naturmediaj Sciencoj ĉe la Aleksandria Universitato (Egiptio) kaj Arbarfako (Srilanko).
  • 1999: Fondumo Charles Darwin (Ekvadoro)
  • 2001: Ĉada Asocio de Volontuloj por Naturmedia protektado (Ĉadio).
  • 2003: Centro por Ekologio (Venezuelo) kaj Peter Johan Schei (Norvegio).
  • 2005: Great Barrier Reef Marine Park Authority (Aŭstralio) kaj Ernesto Enkerlin (Meksiko).
  • 2007: Instituto pri Konservado de Biodiverseco (Etiopio) kaj Julius Oszlányi (Slovakio).
  • 2009: Aŭtonoma Aŭtoritato pri Naciaj Parkoj (OAPN) (Hispanio).
  • 2011: Instituto por Forsta Esplorado de Niĝerio (Niĝerio)
  • 2013: State Forests National Forest Holding of Poland (Pollando) kaj The Endangered Wildlife Trust (Sudafriko)
  • 2015: Fabio A. Kalesnik, Horacio Sirolli kaj Luciano Iribarren de la Esplorgrupo pri Ekologia Malsekregiono de la Universitato de Bonaero (Argentino)
  • 2017: La Estraro de la Nacia Parko de Singapuro (Singapuro)
  • 2019: Ashoka Trust for Research in Ecology and the Environment (ATREE) (Barato) [2]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Retejo de la naturmedia premio Sultan Qabus ĉe Unesko

Referencoj[redakti | redakti fonton]