Premio plej bona eŭropa muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio plej bona eŭropa muzeo
emblemo
honorigo
Organizanto Eŭropa Muzea Forumo
Fondita en 1977
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Premio Plej Bona Eŭropa MuzeoPremio Eŭropa Muzeo de la Jaro estis fondita Eŭropa Muzea Forumo kaj ekde 1977 ĉiujare premiigas muzeon "plej bona eŭropa muzeo". La premio estas sub aŭspicio de la belgia reĝino Fabiola de Mora y Aragón, vidvino de Baldueno la 1-a, kaj kutime atribuiĝas kune kun la muzea premio de la Konsilio de Eŭropo.

La premio doniĝas aŭ al komplete nove malfermita aŭ al lastatempe komplete modernigita muzeo. La ĵurio aparte atentas pri fantazioplena interpreto kaj prezento, dekoro, financoj, socia respondeco, informa laboro, primuzea varbado kaj administrado. La premiita muzeo por unu jaro prunte ricevas la skulptaĵon "La Ovo" de la artisto Henry Moore.

En 2016 la premion ricevis la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj ĉe la Strato de Ludoviko Zamenhof en Varsovio.

Premiatoj[redakti | redakti fonton]

jaro muzeo urbo ŝtato
1977 Ironbridge Gorge Museum Trust Ironbridge  Britio
1978 Städtisches Museum Schloss Rheydt Mönchengladbach  Germanio
1979 Musée de la Camargue Arles  Francio
1980 Museum Catharijneconvent Utrecht  Nederlando
1981 Muzeo de Popola Arto Nafplion  Grekio
1982 Musée d'Art et d'Histoire Saint-Denis  Francio
1983 Museum Sarganserland Sargans   Svislando
1984 Zuiderzeemuseum Enkhuizen  Nederlando
1987 Beamish Museum Stanley  Britio
1988 Brandts Klædefabrik Odense  Danio
1989 Sundsvall-Muzeo Sundsvall  Svedio
1990 Ekologia Muzeo de la regiono Fourmies-Trélon Fourmies  Francio
1991 Leventis-Muzeo Nikozio  Kipro
1992 Landesmuseum für Technik und Arbeit
(Landa muzeo pri tekniko kaj laboro)
Mannheim  Germanio
1993 Muzeo de Alta Alta  Norvegio
1994 Nacia Muzeo de Danio Kopenhago  Danio
1995 Musée olympique
(Olimpika Muzeo)
Laŭzano   Svislando
1996 Muzeul Țăranului Român
(Muzeo de la Rumana Kamparano)
Bukareŝto  Rumanio
1997 Anadolu Medeniyetleri Müzesi
(Muzeo de Anatoliaj Civilizoj)
Ankaro  Turkio
1998 National Conservation Centre
(Nacia Konserva Centro)
Liverpool  Britio
1999 Musée Français de la Carte à Jouer
(Franca Muzeo de Ludkarto)
Issy-les-Moulineaux  Francio
2000 Muzeo Guggenheim Bilbao Bilbao  Hispanio
2001 National Railway Museum
(Nacia Fervoja Muzeo)
York  Britio
2002 Chester Beatty Library
(Biblioteko Chester Beatty)
Dublino  Irlando
2003 Muzeo Viktoria kaj Alberto Londono  Britio
2004 Arkeologia Muzeo de Alakanto
(Arkeologia Muzeo)
Alicante  Hispanio
2005 Nederlands Openluchtmuseum
(Nederlanda Subĉiela Muzeo)
Arnhem  Nederlando
2006 Naturmuzeo CosmoCaixa Barcelono  Hispanio
2007 Germana pri-elmigrinta domo Bremerhaven  Germanio
2008 Arta Muzeo KUMU Talino  Estonio
2009 Salzburg Museum
(Salcburg-muzeo)
Salzburg  Aŭstrio
2010 Ozeaneum Stralsund
(Ozeaneum)
Stralsund  Germanio
2011 Gaŭl-Romia muzeo Tungro  Belgio
2012 museo de Medina Azahara مدينة الزهراء Kordovo  Hispanio
2013 Riverside Museum
(Riverborda Muzeo)
Glasgovo  Britio
2014 literatura muzeo Masumiyet Müzesi
(La Muzeo de Senkulpeco)
Istanbulo  Turkio
2015 Rijksmuseum Amsterdamo  Nederlando
2016 Muzeo pri Historio de Polaj Judoj Varsovio  Pollando
2017 Musée d’ethnographie de Genève
(Etnografia Muzeo en Ĝenevo)
Ĝenevo   Svislando
2018 Design Museum London
(Muzeo de Dezajno (Londono))
Londono  Britio
2019 naturscienca kaj medicina muzeo Boerhaave Leiden  Nederlando
2020 Stapferhaus Lenzburg   Svislando
2021 Naturalis Biodiversity Center Leiden  Nederlando
2022 Museum of the Mind Haarlem  Nederlando

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]