Premjunto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inĝenierarto - Industrio - Tekniko - Maŝino - Parto de maŝino

Premjunto estas kunigo de du elementoj per premostreĉo de la du elementoj, helpe de ŝraŭbo, kejlo, konuso aŭ per ekscentra disko.

Oni uzas ilin precipe, kiam oni bezonas ofte ŝanĝi la reciprokan pozicion de la kunligataj elementoj.

Por ke estu la junto sufiĉe fiksa, devas ekesti sur kontaktofacoj de la elementoj sufiĉa prema froto. La sekva froto devas esti pli granda ol la transportata turnomomanto.

Premjuntoj per ŝraŭbo - la premjunto de kompleta nabo helpe de ŝraŭbo fiksita el la ŝraŭbo, kiu sin apogas rekte al enŝovita elemento aŭ al konkava enmetaĵo aŭ konkava lango. Tiuj juntoj povas transporti turnomomanton kaj ŝovoforton laŭaksan.

  • Premjunto de dividita nabo per ŝraŭbo - inter ambaŭ duonoj de la nabo estas malgranda interspaco, por ke oni povu ilin reciproke kunpremi. Tiuj ĉi juntoj povas transporti egajn turnomomantojn. Ambaŭ duonoj de la nabo devas esti ŝraŭbe kunpremataj al la ŝafto per tia forto, ke la frota momanto sufiĉu por transporto de la turnomomanto.
  • Premjunto de tranĉita nabo per ŝraŭbo - por kunpremo de nabo oni eluzas ĝian propran elastecon. Per tio oni malgrandigas la streĉon de ŝraŭbo kaj la ŝraŭbo povas havi pli malgrandan diametron. Ekzemplo de tia premjunto estas levumilo kun tranĉita nabo.
  • Premjunto per plata kunpremo - se oni ne povas pro konstrukciaj kaŭzoj grandigi diametron de la ingo, por atingi sufiĉan forton oni grandigas nombron de frotaj, kunpremataj surfacoj, per kiuj okazas lamenara premjunto. La kunprema forto por surfaco de la ingo dependas de froto en kontaktaj surfacoj. La momanto de frotrezisto egalas al turnomomanto.

Premjuntoj per konuso kaj kejlo estas uzeblaj por fikso de levumiloj kaj diskoj en ekstremaĵo de ŝafto aŭ en konusa pivoto. Por fiksi elementojn per premjunto meze de ŝafto oni uzas konusan ingon unuflanke tranĉitan, kiun oni per ŝraŭbingo entiras aŭ enpremas en truon de elemento.

Premjuntoj per ekscentrika disko - ĉi tiun manieron de kunpremo oni uzas ĉe diversaj variantoj de kunpremaj muntunuoj precipe tie, kie gravas rapida kaj facila alfikso kaj malfikso de elementoj. La junto okazas per froto de la ekscentriko alpremita al la elemento. Bona alpremo dependas de proporcio de elcentreco E al diametro de ekscentrika disko D. Aŭtomatan kunpremon de junto oni atingas, se estas la diametro de ekscentriko D > 20E.