Premonstrata preĝejo (Zsámbék)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Zsámbék
Preĝejo kaj monaĥejo de Zsámbék
Preĝejo kaj monaĥejo de Zsámbék
ruino de preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zsámbék
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito katolikismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La premonstrata preĝejo kaj monaĥejo estas ruino, ankaŭ Monumento historia en Hungario, en Zsámbék.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua ŝtona kirko estis konstruita en la 1050-aj jaroj. Ĝi estis pligrandigita en la sekva jarcento. Proksimume en la 1220-aj jaroj oni konstruis romanikan bazilikon omaĝe al Johano Baptisto kaj monaĥejon. En la 15-a jarcento la monaĥejo bruldetruiĝis kaj en 1475 Matiaso la 1-a donacis la preĝejon al ordeno de paŭlanoj. Ili konstruis gotikajn partojn al la konstruaĵo-grupo. En 1541 la turkoj okupis ĝin kaj el la preĝejo ili faris malgrandan fortikaĵon. En 1763 tertremo okazis, sekve la konstruaĵo ruiniĝis kaj oni ne uzis plu ĉi tiun preĝejon. En la 19-a jarcento oni faris la necesajn riparojn por resti tiel la ruino. La ruino estas vizitebla, en aparta loko estas kolektaĵo de originaj ŝtonoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havis 2 imponajn turojn, 3 sanktejojn kaj 3 navojn.

Pli nova Preĝejo Sankta Margareta (Angyalföld) imitas tiun ruinan preĝejon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
Interna parto de la preĝejo
Vido al la preĝejo