Premostabila aerŝipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premostabila aerŝipo de firmao Goodyear

Premostabila, nerigidamola aerŝipo estas aerŝipo sen rigida skeleto aŭ kilo. Simile kiel balono ĝi havas siajn formon kaj stabilecon pro interna gaspremo, kiu estas iom pli alta ol la ekstera aerpremo.

Premostabilaj aerŝipoj estas relative facile konstrueblaj; sen gasplenigaĵo ili okupas malmulte da spaco kaj estas facile transporteblaj. Tial ili estas pli multe konstruataj ol rigidaj aerŝipoj. Rigidaj aerŝipoj tamen povas esti pli grandaj ol premostabilaj.

Perdo de gaso kaj ŝanĝoj de la temperaturo povas kaŭzi malpliiĝon de la gaspremo kaj tiel malstabilecon de la aerŝipo. Ĉar la gaso dumfluge ne estas pliigebla, oni uzas aerbalonetojn interne de la gasujo, kiujn eblas de ekstere plenigi per aero aŭ malplenigi sen perdi levgason. Per tiuj balonetoj la interna gaspremo estas tenata je taŭga nivelo.

La monde plej granda produktanto de premostabilaj aerŝipoj estas Goodyear, kiu komencis produktis aerŝipojn en 1912.