Premuda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premuda
insulo [+]

AkvejoAdriatiko

Koordinatoj44° 20′ N, 14° 36′ O (mapo)44.33333333333314.6Koordinatoj: 44° 20′ N, 14° 36′ O (mapo)
Areo9,2 km² (920 ha) [+]

Premuda (Kroatio)
Premuda (Kroatio)
DEC
Premuda
Premuda
Map
Premuda
Vikimedia Komunejo:  Premuda [+]
vdr
Situo

Premuda estas kroata insulo en arkipelago de la nord-dalmatiaj insuloj. Ĝi situas antaŭ la kroata havenurbo Zadar.

La insulo Premuda longas ĉ. 10 km, larĝas ĝis 1 km kaj havas la surfacon de 9,2 km². Ĝi situas sudokcidente de insulo Silba kaj nordokcidente de insulo Skarda.

Sur la insulo troviĝas la samnoma komunumo Premuda. Premuda havas vintre ĉ. 50 loĝantojn, kiuj okupiĝas ĉefe pri ŝafbredado, vin- kaj olivkultivado, lastatempe pri turismo. Premuda estas ŝatata loko por subakviĝantoj pro mistera subakva kaverna sistemo (nome Katedralo, kun pora supro, tra kiu alvenas eĉ lumo).

Ĉe la insulo troviĝas ŝipruino de aŭstra-hungara batalŝipo Szent István (Sankta Stefano), en profundo de ĉ. 40–65 m. Submerĝo estas permesata nur kun speciala permesilo. La batalŝipo gravas por la itala mararmeo, ĉar ili festas sian festotagon je datrevena tago de la sinkigo.

Pluaj informoj[redakti | redakti fonton]

Premuda estas karsta, ne havas propran akvofontojn. La loĝantoj devas kolekti akvon per puvakvajn cisternojn.

La klimato estas agrabla, mediteranea, la plantaro abunda (makiso kaj anzino).