Prentabulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La prentabulo estas ero de multaj kordinstrumentoj (arĉ- kaj plukinstrumentoj); temas pri surfaco de ebena aŭ volbita formo (depende de la muntado de la kordoj), pasanta parallele kun la kordoj.

Kiel materialo por prentabuloj taŭgas nur malmolaj lignoj kiel palisandro, ebono, acero, pirujo, fago k.a. La uzata lignoseco klare influas la sonon de instrumento.

Depede de la konstrumaniero de la instrumento la prentabulo estas sur la apartena kolo aŭ rekte sur la instrumentkorpo. Transverse al la kordodirekto ĝi povas esti subdividita per fretoj.

Per la malsuprenpremado de kordo sur la premtabulon ĉi tiu estas mallongata, kaj la tonalto de la generita tono kreskas.

La tonoj sur la premtabulo de gitaro kun la agordo de la kordoj E-A-d-g-b-e' estas *):

tonoj sur la premtabulo de gitaro
tonoj sur la premtabulo de gitaro

Tiu ĉi skemo Kreis ligon inter la notacio kaj la gitartabulaturo.