Presbitero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Presbitero estas unu el la estroj en la antikva eklezio, aŭ en la tradiciaj eklezioj, la pastro apartenanta al la dua grado de la eklezia hierarkio (inter episkopo kaj diakono).

Presbitero estas ankaŭ administranto de eklezia distrikto en iuj protestantaj konfesioj, kiuj malakceptas specialan episkopan povon.

Ĉefpresbitero estas honortitolo de presbitero (speciale, la unua inter la presbiteroj de unu sama eklezio).

Vidu ankaŭ sacerdoto.

Listo de presbiteroj