Presidente Figueiredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Presidente Figueiredo estas municipo kaj urbo de subŝtato Amazonas, Brazilo, kiu havas ĉirkaŭ 22 mil loĝantojn.

Esperanto en Presidente Figueiredo[redakti | redakti fonton]

Laŭ determino de la Municipa Sekretario pri Edukado kaj Kulturo de la urbo Presidente Figueiredo, de la 5-a ĝis la 8-a lerneja grado estas adoptita la lernado de la lingvo Esperanto. Krom tio, Paulo Loubet, supre menciita sekretario, sukcesis la aprobon de la Municipa Leĝa Domo nomi Esperanto la unuan placon konstruotan en la urbo.

Kun la apogo de la urbestro, Mario Gomes da Costa, kiu akceptis sugeston de Paulo Loubet, estis fondita la 18-an de Decembro 1987Nova Esperanto-Asocio”, sub la prezido de Severino Felisberto de Santana.

Omaĝe al Esperanto-Tago estis realigita la disdono de atestoj al la kursfinintoj de la unua Esperanto-kurso en la urbo; inter la lernantoj estis kuracistoj, instruistoj, studentoj, komercistoj, protestanta pastro, dommastrino kaj la sekretario pri edukado.