Preto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jobato defias Belerofonon venki Ĥimeron, laŭ pentraĵo de Alexander Andreyevich Ivanov (1829). Pere de Jobato, Preto celis mortigi la junulon, kiun li konsideris kulpa pri klopodi allogi la reĝinon.

Laŭ la helena mitologio, Preto (el la greka Προῖτος, «unua homo») estis reĝo de Argo kaj Tirinso, filo kaj heredinto de Abaso kaj Aglajo[1]Okaleo. Lia patro, reĝo de Argo, estis filo de Linkeo, la nura egiptido kiu transvivis la masakron ordonitan de ilia bopatro Danao, kaj de la danaidino Hipermnestro.

Dum sia tuta vivo, oni diras ke eĉ antaŭ naskiĝi, Preto bataladis kontraŭ sia ĝemela frato, Akrisio, por la regado sur la argolanda valo. En tiuj kvereloj, ambaŭ inventis diversajn tipojn de ŝildoj[2]. Laŭ unu versio de la rakontaro, la interfrata konflikto akriĝis kiam Preto sukcesis allogi la nuran filinon de Akrisio, lia nevino Danao[3].

Abaso ordonis ke, post sia morto, siaj filoj regu laŭ alternativaj jaroj. Sed kiam li forpasis, Preto heredis la tronon de Argo, kaj rifuzis transdoni ĝin al sia frato post la komenca jaro. Tiel, li sukcesis esti reĝo dum dek sep jaroj proksimume, sed Akrisio fine venkis kaj elpatrujigis lin. Tiam, Preto serĉis rifuĝon ĉe la kortego de la likia reĝo JobatoAmfianakso, kiu edzigis lin al sia filino Anteo[4]Stenebeo. Tuj post la geedziĝo, lia ĵusa bopatro klopodis restaŭri Preton en la trono per sia armeo. Post kelka tempo de milito, sen klara venkinto, la reglando fine dividiĝis en du partojn[5], kaj Akrisio akceptis permesi sian fraton regi sur Tirinso (malfacile atingebla, ĉar Preto fortigis la citadelon kun la helpo de la ciklopaj gasteroĥiroj[6]) kaj la plej orienta duono de la lando, tio estas, la Heraeum (la templo de Hero, tiame parto de Mikeno), Mideo kaj la argolanda marbordo[7].

La pretidinoj[redakti | redakti fonton]

De sia edzino, Preto iĝis patro de tri filinoj (kiujn oni nomis la pretidinoj), pri kies nomoj troviĝas diversaj versioj: laŭ la Mitologia biblioteko ili estis Lisipo, Ifinoo kaj Ifianaso, kvankam Servio anstataŭas la du lastajn per Hiponoo kaj Kirianaso[8]. Eliano mencias nur du, Elego kaj Keleno[9].

Ofero al Bakĥo, pentraĵo de Massimo Stanzione (ĉ. 1634). Pro kontraŭstari la polemikan enkondukon de la kultado al Dionizo, la pretidinoj suferis malbenon de la dio.

Kiam la princinoj atingis maturecon, ili freneziĝis pro malbeno, sur kies kialo troviĝas ankaŭ malakordo. Kelkaj fontoj asertas ke Dionizo punis ilin pro ilia kontraŭstaro de la endonduko de la dionizaj kultado kaj ritoj en la landon, sed laŭ aliaj versioj estis Hero tiu, kiu malbenis la pretidinojn, ĉar ili konsideris sin pli belaj ol la ĵaluza diino, tro koketis aŭ ĉar ili stelis oraĵojn el skulptaĵo ŝia. En ilia frenezo, la filinoj de Preto vagadis tra la peloponeza kamparo, muĝante kiel bovinoj kaj atakante la vojaĝantojn[10]. En tiu epoko, Preto havis viran filon, kies nomo (Megapento, «granda malĝojo») simbolas la sintenon kiun li havis tiutempe.

Loka divenisto nomiĝinta Melampo ofertis sin por sanigi la princinojn kontraŭ triono de la reĝlando, sed Preto konsideris la prezon tro peniga, do li rifuzis tiun servon. Tiam, la frenezo ne nur pliakriĝis, sed ankaŭ divastiĝis tra la ceteraj virinoj en Argo, kiuj komencis kuradi tra la urbo mortigante siajn proprajn infanojn kaj la gregaron. Terurigite, Preto akceptis la oferton de Melampo, sed tiu lasta profitis la okazon por plialtigi la kompenson, kaj postulis du trionojn de la regno, unu por li kaj plia por sia frato Biaso. La reĝo konsentis, do Melampo konsilis lin promesi du dek oksojn al Helioso se li sukcesos kuraci la virinaron. La suna dio, kiu vidas ĉion, promesis siavice al Artemiso liston de la reĝoj kiuj neglektas kultadon al ŝi, kaj tiu ĉi diino sukcesis konvinki Heron nuligi la malbenon. Artemiso mortigis la nimfon Kalisto nur por kontentigi Heron, do ŝi volonte intervenis por kompensi ŝin.

Rezulte de tiu vico de diaj intervenoj, Melampo jam ne havis obstaklon por plenumi sian laboron. Li rekrutis la plej fortan knabon inter la junularo kaj kune laŭlitere ĉasis la virinaron kaj portis ilin, inter krioj kaj ekstazaj dancoj, al la malproksima Sikiono. Ifinoo mortis dume, sed la aliaj du filinoj de Preto resaniĝis pere de purigaj ritoj, kaj edziniĝis al Melampo kaj Biaso[11].

Laŭ la tradicio, Preto fondis sanktejon dediĉiitan al Hero, inter Sikiono kaj Titano, kaj plian al Apolono en Sikiono[12]. Tamen, la loko kie la resanigado efektiviĝis ankaŭ varias laŭ la versioj. Kelkaj mencias la akvofonton ĉe Anigro[13], aliaj tiujn ĉe Kleitoro[14]Luzi[15], ambaŭ en Arkadio. Fine, kelkaj verkistoj ignoras la intervenon de Melampo kaj asertas ke la pretinidoj estis resanigitaj fare de Asklepio[16].

Laŭ unu rakonto, Preto havis plian filinon, nomiĝinta Nikteo, kiu forfuĝis el la klopodoj de sia patro seksperforti ŝin kaj fine estis aliformita en neĝostrigo fare de Ateno[17], versio kiu eble estas varianto de la mito de Niktimeno. Troviĝas ankaŭ versio laŭ kiu la frenezo de la argolanda virinaro okazis ne nur dum la regado de Preto, sed dum tiu, de lia nepo Anaksagoro[18].

Preto kaj Belerofono[redakti | redakti fonton]

Kiam Belerofono venis al la kortego de Argo por ricevi murdopurigadon, la edzino de Preto subite enamiĝis kaj klopodis allogi lin. Sed pro tio, ke Belerofono rifuzis ŝiajn proponojn, ŝi akusis lin antaŭ sia edzo pri fari ĝuste la malon, maldecajn proponojn al ŝi. Preto kredis ŝin, sed konsiderante la sakralajn leĝojn pri gastigado, kiuj malpermesis mortigon de gasto, li sendis Belerofonon al Jobato, kun letero adresita al li per kiu li petis sian bopatron mortigi la portinton. Por plenumi tion, ankaŭ respektante la gastajn rajtojn, Jobato defiis la junulon plenumi taskojn verŝajne mortigajn, kiajn venki la amazonojnĤimero, kiujn li afrontis senprobleme[19][20][21]. Post tio, Jobato rekonsideris sian devon, pli informiĝis pri la veraj okazintaĵoj kaj, konvinkita de lia senkulpeco, bonvenigis Belerofonon en sia kortego.

Laŭ Ovidio, Preto fine sukcesis akiri la tronon de Argo, profitante la malĉeeston de Akrisio. Sed kiam tiu lasta estis hazarde mortigita dum funebraj ludoj, sia nepo Perseo postulis la regnon kaj ŝtonigis Preton pere de la kapo de la gorgono Meduzo, kiun li ankoraŭ konservis[22]. Sed Perseo ne sentis sin konforta en Argo, ĉar estis li, tiu kiu mortigis Akrision, do li kaj la filo de Preto, Megapento, interkonsentis interŝanĝon de iliaj respektivaj regnoj[23][24].


Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Argolando
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Linkeo
 
Hipermnestro
 
Mantineo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Abaso
 
 
 
Aglajo
 
 
Jobato
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eolo
 
Eŭridiko
 
Akrisio
 
 
Preto
 
Stenebeo
 
Filonoo
 
Belerofono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kreteo
 
Magno
 
 
Danao
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Hipoloĥo
 
 
Isandro
 
Laodamio
 
Zeŭso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Amitaono
 
Polidekto
 
 
 
 
 
 
Zeŭso
 
 
 
 
 
Glaŭko
 
 
 
 
 
 
 
 
Sarpedono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Perseo
 
Andromedo
 
 
 
 
 
Deidamio
 
 
 
Evandro
 
Antifato
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Melampo
 
Lisipo
 
Megapento
 
Ifinoo
 
 
Sarpedono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ifianiro
 
Argeo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Biaso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ifianaso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Antaŭe:Mitaj reĝoj de ArgolandoPoste:
AbasoPretoMegapento, Akrisio, Melampo kaj Biaso
Antaŭe:Mitaj reĝoj de ArgoPoste:
AkrisioPretoPerseo

Aliaj roluloj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭe priskribita, Preto estas ankaŭ la nomo de la jenaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Filo de Tersandro, kaj patro de la virgulino Mero[25]. Tamen, kelkaj skolioj pri Odiseado konfuzas lin kun la reĝo de Argo[26].
  2. Eponimo de la Pretidaj Pordegoj, en Tebo[27]. Li estis la patro de Galantiso, la akuŝistino kiu trompis Heron por tiel ebligi la naskon de Heraklo[28].
  3. Filo de Naŭplio kaj patro de Lerno[29].
  4. Filo de Agenoro, kvankam ne estas klare ĉu la fonto, Stefano[30], celis skribi ĉu ke Agenoro havis filon nomiĝintan Preto, ĉu ke la reĝo de Argo nomiĝinta Preto estis posteulo de Agenoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Homero. Iliado, 4.157.
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.25.7.
  3. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.1.
  4. Homero. Iliado, 6.160.
  5. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.2.1.
  6. Skolioj pri Oresto, de Eŭripido, 953.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.16.2.
  8. Servio. Pri la Eklogo 6.48 de Vergilio.
  9. Eliano. Diversaj rakontoj, 3.42.
  10. Heziodo. Katalogo de virinoj, 2.4.1.
  11. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.2.2.
  12. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.7.8. kaj 2.12.2.
  13. Strabo. Geografio, 8.
  14. Ovidio. Metamorfozoj, 15.325.
  15. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.18.8.
  16. Pindaro. Pitiaj odoj, 3.96.
  17. Laktantio Plakido. Pri Tebaida de Statio, 3.507.
  18. Bakilido. Epinicia, 10.40-112.
  19. Homero. Iliado, 6.155 kaj sekvaj, kun skolioj.
  20. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.3.1.
  21. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 17; kaj Chiliades, 8.810.
  22. Ovidio. Metamorfozoj, 5.238 kaj sekvaj.
  23. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.4.
  24. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.16.3.
  25. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.30.5.
  26. Skolioj pri Odiseado, 11.325.
  27. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.8.4.
  28. Antonino Liberala, Metamorfozoj, 29.
  29. Apolonio el Rodiso, Argonautica, 1.136.
  30. Stefano el Bizanco. Thasos, ĉe Suido.