Pretora gvardio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nuntempa viro rolas kiel pretorgvardiano

La Pretora gvardio[1] (latine Cohortes praetōriae IFA: [koˈhortes prae̯ˈtoːriae̯]) estis armea formacio en la antikva Romio. Ĝi formis la korpogardistaron de militestroj (ekde la 2-a jc a.K.), pli poste de la imperiestroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Imperiestro Aŭgusto Cezaro organizis la gvardion en 27. a.K. al naŭ konstantaj kohortoj (latine cohors) kun staciejo en Romo aŭ en ties ĉirkaŭo.

Pinte de la gvardio staris du prefektistoj, sed en 23 p.K., Lucius Aelius Seianus akiris solan gvidantan pozicion. Li estis ŝatatulo de imperiestro Tiberius kaj konstruigis apud muroj de Romo fortigitajn bivakojn por la Pretora gvardio, kiuj pli poste gravis en sorto de la imperio.

Kelkfoje okazis, ke ili helpis surtroniĝon de iu aŭ ekzekutis imperiestron (tiel en 41 Caligula, 193 Pertinax, 222 Heliogabalus, poste en 238 Balbinus kaj Maximus).

En 193 la nova imperiestro Septimius Severus dissolvis la gvardion pro murdo de sia antaŭulo Pertinax kaj forpelis ilin el Romo. Li reorganizis la gvardion el propraj legianoj.

La gvardion malfondis imperiestro Konstanteno la Granda, post sia surtroniĝo, en 312.

Referencoj[redakti | redakti fonton]