Saltu al enhavo

Prezidanto de Alĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto de Alĝerio
flago
Abdelmaĝid Tebbun
Abdelmaĝid Tebbun
pozicio Redakti la valoron en Wikidata
prezidanto ŝtatestro
Komenco 15-a de septembro 1963 vd
Landoj Alĝerio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Prezidanto de Alĝerio estas la ŝtatestro kaj ĉefa plenumestro de Alĝerio, same kiel la ĉefkomandanto de la Alĝeria Armeo.

Historio de la posteno

[redakti | redakti fonton]

La Tripolia Programo, kiu servis kiel konstitucio de Alĝerio kiam ĝi venkis en sia milito pro la sendependeco el Francio en 1962, establis la Prezidanton kiel ŝtatestro kun Ĉefministro helpanta en la funkcio de registaro. Interna politika manovrado rezultis en nova konstitucio en 1963 kiu abolis la postenon de Ĉefministro kaj redonis ĉian plenuman povon al la posteno de la Prezidanto. Por la unuaj kvar jardekoj de sendependeco la registaro estis kontrolita kiel unu-partia ŝtato fare de la Naciliberiga Fronto aŭ FLN. La prezidenteco estis tenita de sukcedo de membroj de la FLN; Ahmed Ben Bella, Houari Boumédienne kaj Chadli Bendjedid. La konstitucio verkita en 1976 retenis la plenuman povon de la Prezidenteco, sed la modifoj de 1979 malhavigis la statuson de ĉefministro el la posteno.

Ĉirkaŭ la fino de la 1980-aj jaroj estis malfermigo de la reĝimo de la FLN. Tamen, kiam la Islama Savofronto venkis en parlamenta balotado en 1991, la militistaro devigis Chadli Bendjedid dissolvi la parlamenton kaj rezigni la 11an de Januaro 1992. La militistaro deklaris alarmo-staton kaj kaptis la regadon de la lando, establis kvin-membran Altan Konsilion de Ŝtato. La konsilio nomumis Prezidanton, Muhammad Boudiaf, por enposteniĝi dum tri-jara regotempo por faciligi transdonon reen al normala balotado por la posteno. Tamen Boudiaf estis murdita, kaj sukcedita de Ali Kafi. Dume la lando descendis en periodon de enlanda milito, inter la militista registaro kaj la islamaj geriloj. Kafi estis anstataŭita en 1994 de Liamine Zéroual, kiu alvokis al la unua el tiuj elektoj en 1995, venkante por la kvin-jara regotempo facile en disputata elekto dum la enlanda milito estis daŭranta. Li alvokis al alia frua elekto en 1999, kun la islama insurekciularo ĉefe subpremita. Abdelaziz Bouteflika venkis en tiu elekto, post la aliaj kandidatoj forfalis. Li venkis la 8an de aprilo 2004, denove en 2009 kaj relative sendefie en 2014; lia regotempo finas en 2019.

Lasta balotado

[redakti | redakti fonton]
Kandidato Partio Voĉdonoj %
Abdelaziz BouteflikaNaciliberiga Fronto8,332,59881.53
Ali BenflisSendependa1,244,91812.18
Abdelaziz BelaidFronto por la Estonteco343,6243.36
Louisa HanounePartio de la Laboristoj140,2531.37
Ali Fawzi RebaineAhd 54101,0460.99
Moussa TouatiAlĝeria Nacia Fronto57,5900.56
Nevalidaj/blankaj voĉdonantoj1,087,449
Totalo11,307,478100
Registritaj voĉdonantoj/rezulto21,871,39351.70
Source: Ministerio de Internaj Aferoj Arkivigite je 2014-04-22 per la retarkivo Wayback Machine

Listo de alĝeriaj ŝtatestroj

[redakti | redakti fonton]
NomoRegadoTitolo
Abdur Rahman Farèsjulio – augusto 1962Prezidanto en la provizora reganta konsilio
Ferhat Abbasseptembro 1962 – septembro 1963Prezidanto en la provizora registaro
Ahmed Ben Bellaseptembro 1963 – junio 1965Prezidanto
Houari Boumédiènnejunio 1965 – decembro 1976Prezidanto en la revolucia konsilio
Houari Boumédiènnedecembro 1976 – decembro 1978Prezidanto
Rabah Bitatdecembro 1978 – februaro 1979Intera prezidanto
Chadli Bendjedidfebruaro 1979 – januaro 1992Prezidanto
Mohamed Boudiafjanuaro – junio 1992Estro en la ŝtata gvida konsilio
Ali Kafijunio 1992 – januaro 1994Estro en la ŝtata gvida konsilio
Liamine Zéroualjanuaro 1994 – aprilo 1999Ŝtatestro
Abdelaziz Bouteflikaaprilo 1999 – aprilo 2019
Abdelkader Bensalahaprilo 2019 – decembro 2019intera
Abdelmadjid Tebbounedecembro 2019

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]