Prezidanto de Bulgario
Rumen Radev (Румен Радев) | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Prezidanto de Bulgario | |
Komenco de oficeco | la 22-an de januaro 2017 |
Ĉefministro | de Bojko Borisov majo 2017-majo 2021 tra 5 interaj ĉefministroj ĝis Rosen Ĵeljaskov ekde januaro 2025 |
Vicprezidanto | Ilijana Jotova (Илияна Йотова) |
Antaŭulo | Rosen Plevneliev |
Biografiaj datoj | |
Naskiĝo | la 18-an de junio 1963 en Dimitrovgrad |
Nacieco | bulgara |
Vidu ankaŭ biografian portalon | |
La prezidento aŭ ŝtata prezidanto de la Respubliko Bulgario estas la bulgaria ŝtatestro. La nuna postenulo, Rumen Radev (Румен Радев), prenis sian oficon la 22-an de januaro 2017, en teamo kun vicprezidantino Ilijana Jotova (Илияна Йотова) - ambaŭ reelektiĝis en baloto de 2021. Li sukcedis la kolegon Rosen Plevneliev, kiu oficis kiel prezidanto de 2012 ĝis 2017. La prezidanto estas elektata per rekta popolbaloto por kvinjarperiodo. Se neniu kandidato ricevas pli ol duonon el la voĉoj, oni aranĝas duan elekton. La vicprezidanto estas elektata en sama baloto kiel la prezidanto.
En la respubliko Bulgario, ŝtato kun parlamenta demokratio, la taskoj de la ŝtatestro parte limiĝas je ceremoniaj funkcioj kaj la politikaj funkcioj havas malvastajn limojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|