Saltu al enhavo

Prezidanto de Kolombio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto de Kolombio
emblemo
flago
Gustavo Petro
prezidanto
pozicio Redakti la valoron en Wikidata
prezidento de la respubliko • ĉefministroŝtatestro
Komenco 17-a de decembro 1819 vd
Lando(j) KolombioGranda KolombioRespubliko de Nova Granado • Konfederacio Granada • Unuiĝintaj Ŝtatoj de Kolombio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Casa de Nariño, la oficiala rezidejo de la Prezidanto

La Prezidanto de Kolombio (hispane Presidente de la República de Colombia) aŭ Prezidanto de la Nacio (Presidente de la Nación), estas la ŝtatestro kaj registarestro de Kolombio kaj la plej alta ofico en la kolombia registaro.

La posteno estis kreita en 1819. La unua prezidanto de Kolombio estis Generalo Simón Bolívar. [1] La nuna prezidanto estas Gustavo Petro, kiu ekoficis en aŭgusto 2022.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Kolombia Konstitucio de 1991, Artikolo 188, la Prezidanto de Kolombio estas la ŝtatestro, estro de la ekzekutivo, kaj supera administra aŭtoritato. La Prezidanto de Kolombio simbolas nacian unuecon kaj, ĵurinte je la Kolombia Konstitucio kaj defendi la leĝojn de la nacio, estas respondeca pri garantiado kaj defendado de la rajtoj kaj liberecoj de ĉiuj kolombiaj civitanoj.

Artikolo 115 deklaras, ke la nacia registaro konsistas el la Prezidanto de Kolombio, la Vicprezidanto de Kolombio, la Konsilio de Ministroj de Kolombio, kaj la Direktoroj de la Registaraj Departementoj de Kolombio. Ĉiu ago de la Prezidanto de Kolombio, por esti laŭleĝa kaj devigebla, devas esti aprobita de ĉiu el la ministerioj aŭ direktoroj de la departementoj, kiuj ankaŭ respondecos pri la ago. La sola escepto estas se la Prezidanto nomumas aŭ maldungas ministrojn, direktorojn de administraj departementoj, kaj ajnan alian oficiston nomumitan de li sub sia aŭtoritato. La guberniestroj de la distriktoj de Kolombio, la urbestroj de la urboj de Kolombio, same kiel la regionaj kontrolistoj de Kolombio, publikaj entreprenoj, kaj industriaj kaj komercaj registaraj entreprenoj, ĉiuj formas parton de la ekzekutivo de Kolombio. [2]

Unu el la plej gravaj plenumaj povoj estas la rolo de la prezidanto kiel Ĉefkomandanto de la Kolombiaj Armetrupoj. La povo deklari militon apartenas konstitucie al la Kongreso, sed la prezidanto havas la finfinan respondecon pri la direkto kaj dispono de la armetrupoj. La preciza grado de aŭtoritato, kiun la Konstitucio donas al la prezidanto kiel ĉefkomandanto, estis ratifita en artikolo 189 de la Konstitucio, kie estas priskribite, ke la prezidanto havas la funkcion direkti la publikan forton kaj disponi pri ĝi kiel Supera Komandanto de la Armitaj Fortoj de la Respubliko. [3]

La prezidanto estas elektita por oficperiodo de 4 jaroj. La novelektita prezidanto devas esti denaska civitano de Kolombio, kiu aĝas almenaŭ 30 jarojn dum partoprenado en la prezidanta elekto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gobernantes Colombianos, Ignacio Arismendi Posada, Interprint Editors Ltd., Italgraf, Segunda Edición, Page 15, Bogotá, Colombia, 1983
  2. Artículo 189 (August 7, 1991). Alirita April 17, 2023 .
  3. Jáuregui Sarmiento, David, "¿Por qué el Presidente es el jefe de las Fuerzas Armadas?", April 27, 2022.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]