Prezidanto de Liberio
Prezidanto de Liberio | ||
---|---|---|
![]() | ||
Joseph Boakai | ||
publika posteno ![]() | ||
prezidanto • ŝtatestro • ĉefministro | ||
Komenco | 3-a de januaro 1848 vd | |
Antaŭe | Governor of Liberia vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Prezidanto de Liberio estas ŝtatestro kaj ĉefo de registaro de Liberio. La prezidanton elektas la popolo por 6-jara periodo. Samtempe oni elektas vicprezidanton, kiu ne povas aparteni al sama partio kiel la prezidanto. La prezidanto estas ankaŭ la ĉef-komendanto de la liberia armeo. La prezidanto devas esti minimume 35-jara. Li devas posedi teron minimume je 25 000 dolaroj. Sama prezidanto povas servi maksimume du periodojn. Liberia prezidanta pozicio estas la plej malnova afrika prezidanta pozicio. La oficia loĝejo de la prezidanto estas Executive Mansion en Monrovio. En 2018 la jara salajro de la prezidanto estis 100 000 dolaroj, sed la prezidanto George Weah etigis la salajron 25 % por edukaj kialoj.
Unue nur afrik-amerikanoj de Liberio povis esti kandidatoj en prezidantelekto de Liberio.
Prezidantoj de Liberio
[redakti | redakti fonton]- Joseph Jenkins Roberts 1848–1856
- Stephen Allen Benson 1856–1864
- Daniel Bashiel Warner 1864–1868
- James Spriggs Payne 1868–1870
- Edward James Roye 1870–1871
- James Skrivring Smith 1871–1872
- Joseph Jenkins Roberts 1872–1876
- James Spriggs Payne 1876–1878
- Anthony W. Garnier 1878–1883
- Alfred Francis Russell 1883–1884
- Hilary R. W. Johnson 1884–1892
- Joseph James Cheesman 1892–1896
- William D. Coleman 1896–1900
- Garretson W. Gibson 1900–1904
- Arthur Barclay 1904–1912
- Daniel Edward Howard 1912–1920
- Charles D. B. King 1920–1930
- Edwin Barclay 1930–1944
- William Tubman 1944–1971
- William R. Tolbert Jr. 1971–1980
- Samuel Doe 1986–1990
- Charles Taylor 1997–2003
- Moses Blah 2003
- Ellen Johnson Sirleaf 2006–2018
- George Weah 2018–2024
- Joseph Boakai 2024–