Prezidanto de Mozambiko
Aspekto
Prezidanto de Mozambiko estas la ŝtatestro de Mozambiko. Li ankaŭ estas la ĉefkomandanto de la armetrupoj, kaj povas nomumi kaj eksigi ministrojn. La prezidanto estas elektita per ĝeneralaj rektaj popolaj elektoj por kvinjara periodo. La sama prezidanto povas esti en povo por maksimume du sinsekvaj periodoj, sed post kiam li estis ekster oficejo dum kvin jaroj, li povas denove kandidati por oficejo.
En la posteno estis kvin homoj, kiuj ĉiuj estis reprezentantoj de FRELIMO. Krome, de oktobro 1986 ĝis novembro 1986, la Frelima Centra Komitato zorgis pri la prezidanteco, kiam la antaŭa prezidanto estis mortigita kaj nova ankoraŭ ne estis elektita.
- Samora Machel (1975-1986)
- Joaquim Chissano (1986-2005)
- Armando Guebuza (2005-2015)
- Filipe Nyusi (2015-2025)
- Daniel Chapo (2025-nun)