Saltu al enhavo

Prezidanto de Vanuatuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto de Vanuatuo
President of Vanuatu
flago
Nikenike Vurobaravu
pozicio Redakti la valoron en Wikidata
prezidento de la respubliko • ŝtatestro
Komenco 30-a de julio 1980 vd
Landoj Vanuatuo vd
v • d • r

La Prezidanto de la Respubliko Vanuatuo (bislame Presiden blong Vanuatu) estas la ŝtatestro de la sudpacifika nacio Vanuatuo. La aktuala prezidanto estas Nikenike Vurobaravu. [1] 

La rolo de la prezidanto estas plejparte ceremonia, kaj inkluzivas la transdonon de ŝtataj honoroj kiel ekzemple la Ordeno de Vanuatuo. Laŭ la Konstitucio, la Prezidanto "simbolas la unuecon de la nacio".

La Konstitucio donas al la prezidanto la kapablon nomumi la Ĉefjuĝiston de la Supera Kortumo de Vanuatuo kaj tri aliajn juĝistojn, kaj povas, laŭ konsilo de la registaro, dissolvi la nunan parlamenton.  

En kazo de vakantaĵo, la Parolanto de la Parlamento estos la aganta Prezidanto de Vanuatuo.

Kandidato por la prezidanteco devas esti loĝanto de Vanuatuo dum almenaŭ 25 jaroj. La prezidanto estas elektita por kvinjara oficperiodo per sekreta baloto fare de elektistaro konsistanta el parlamentanoj kaj prezidantoj de regionaj konsilioj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]