Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio. La posteno ne konfuzindas kun tiu de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio.
Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio
emblemo
Présidence estonienne sur le bâtiment Europa.jpg
pozicio
Dum 1958 –
Fondodato 1958
Sidejo [[]], [[]]
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio estas la kunvena prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kunveno de naciaj ministroj reprezentantaj sian landon. Laŭ artikolo 203 frazo 1 de la traktato pri fondo de la Eŭropa Komunumaro temas pri ministro reprezentanta la registaron de unu el la membroŝtatoj – laŭ la politika praktiko pri la ministro en la Konsilio de la Eŭropa Unio (EU) de tiu lando, kies registara gvidanto laŭvice havas la taskon esti la prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Ambaŭ pozicioj laŭ la nuntempe validaj traktatoj ŝanĝiĝas ĉiujn ses monatojn inter la EU-membroŝtatoj laŭ fiksita listo, kies sinsekvo povas esti nur unuanime ŝanĝata de la Eŭropa Konsilio laŭ artikolo 203 frazo 2 de la traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo. Laŭ la devena ŝtato de ambaŭ prezidantoj oni parte en la amaskomunikiloj vortumas, ke la koncerna ŝtato "prezidas la EU-Konsilion". Formale, la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio en sia hejma ŝtato estas parto de la ekzekutivo, laŭ la vidpunkto de la Eŭropa Unio tamen prezidanto pri parto de la legislativo.

Ĉar la Konsilio de la Eŭropa Unio kunvenas en diversaj formoj (ekzemple kiel Konsilio de la ekonomiaj ministroj, Konsilio de la ekologiaj ministroj ktp.), en ĉiu de la kunvenaj formoj de la Konsilio alia ministro plenumas la prezidan funkcion. La plej grava el la kunvenaj formoj estas la Konsilio pri ĝeneralaj aferoj kaj pri eksteraj rilatoj, en kiu kunvenas la ministroj pri eksteraj rilatoj de la EU-membroŝtatoj. La prezidanto de tiu Konsilio sekve konsideratas "la" prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

La taskoj de la prezidantoj de la Konsilio de la Eŭropa Unio estas:

  • organizi kaj gvidi la kunvenojn de la Konsilio,
  • ellabori kompromisajn proponojn en la kazo de problemoj inter unuopaj membroŝtatoj aŭ inter la Konsilio kaj aliaj EU-instiutcioj, komunikante kaj traktante kun la konfliktantaj institucioj, kaj
  • reprezenti la Konsilion vidalvide al aliaj institucioj kaj organoj de la Eŭropa Unio[1], sed ankaŭ vidalvide al aliaj internaciaj organizaĵoj kaj al ŝtatoj ekster la Eŭropa Unio.

La fiaskinta traktato pri konstitucio por Eŭropo antaŭvidis por la prezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio plurajn signifajn ŝanĝojn. Laŭ tiu traktatopropono ĉiam tri EU-membroŝtatoj kune plenumu la prezidon – ĉiu el la tri ŝatoj formale plue havu la prezidon por ses monatoj, la ligitaj taskoj tamen povus esti disdividitaj dum la suma periodo de dek ok monatoj inter la tri ŝtatoj.

Malgraŭ la fiasko de la ratifiko pri la traktato konstitucia, la ideo de triopa prezidenteco parte transpreniĝis en la politikan praktikon. Germanio, Portugalio kaj Slovenio antaŭ la komenco de sia prezidenteca periodo decidis pri komuna laborprogramo. Celo estis, per akordigo de la naciaj iniciativoj kaj politikaj fokusoj krei pli da kontinueco en la laboro de la Konsilio.

Ĝisnunaj prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun la sekvaj landoj (kun sia tiutempa ministro pri eksteraj rilatoj kiel precipa prezidanto) plenumis la prezidon en la Konsilio de la Eŭropa Unio:

jaro unua duonjaro dua duonjaro
2022 Flago-de-Francio.svg Francio (Jean Castex)
(Élisabeth Borne) de la 16-a de majo
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio (Petr Fiala)
2021 Flago-de-Portugalio.svg Portugalio (António Costa) Flago-de-Slovenio.svg Slovenio (Janez Janša)
2020 Flago-de-Kroatio.svg Kroatio (Andrej Plenković) Flago-de-Germanio.svg Germanio (Angela Merkel)
2019 Flago-de-Rumanio.svg Rumanio (Viorica Dăncilă) Flago-de-Finnlando.svg Finnlando (Antti Rinne)
2018 Flago-de-Bulgario.svg Bulgario (Boyko Borisov) Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio (Sebastian Kurz)
2017 Flago-de-Malto.svg Malto (Joseph Muscat) Flago-de-Estonio.svg Estonio (Jüri Ratas)
2016 Flago-de-Nederlando.svg Nederlando (Mark Rutte) Flago-de-Slovakio.svg Slovakio (Robert Fico)
2015 Flago-de-Latvio.svg Latvio (Edgars Rinkēvičs) Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo (Xavier Bettel)
2014 Flago-de-Grekio.svg Grekio (Evangelos Venizelos) Flago-de-Italio.svg Italio (Federica Mogherini, de novembro Paolo Gentiloni)
2013 Flago-de-Irlando.svg Irlando (Eamon Gilmore) Flago-de-Litovio.svg Litovio (Linas Antanas Linkevičius)
2012 Flago-de-Kipro.svg Kipro (Erato Kozaku-Markullis) Flago-de-Danio.svg Danio (Nicolai Wammen)
2011 Flago-de-Pollando.svg Pollando (Radosław Sikorski) Flago-de-Hungario.svg Hungario (János Martonyi)
2010 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio (Miguel Ángel Moratinos Cuyaubé) Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio (Steven Vanackere)
2009 Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio (K. Schwarzenberg, de majo J. Kohout) Flago-de-Svedio.svg Svedio (Carl Bildt)
2008 Flago-de-Slovenio.svg Slovenio (Dimitrij Rupel) Flago-de-Francio.svg Francio (Bernard Kouchner)
2007 Flago-de-Germanio.svg Germanio (Frank-Walter Steinmeier) Flago-de-Portugalio.svg Portugalio (Luís Filipe Marques Amado)
2006 Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio (Ursula Plassnik) Flago-de-Finnlando.svg Finnlando (Matti Vanhanen)
2005 Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo (Jean Asselborn) Flago-de-Britio.svg Britio (Jack Straw)
2004 Flago-de-Irlando.svg Irlando (Brian Cowen) Flago-de-Nederlando.svg Nederlando (Ben Bot)
2003 Flago-de-Grekio.svg Grekio (Georgios Papandreou) Flago-de-Italio.svg Italio (Franco Frattini)
2002 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio (Josep Piqué i Camps) Flago-de-Danio.svg Danio (Per Stig Møller)
2001 Flago-de-Svedio.svg Svedio (Anna Lindh) Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio (Louis Michel)
2000 Flago-de-Portugalio.svg Portugalio (Jaime Gama) Flago-de-Francio.svg Francio (Hubert Védrine)
1999 Flago-de-Germanio.svg Germanio (Joschka Fischer) Flago-de-Finnlando.svg Finnlando (Paavo Lipponen)
1998 Flago-de-Britio.svg Britio (Robin Cook) Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio (Wolfgang Schüssel)
1997 Flago-de-Nederlando.svg Nederlando (Hans van Mierlo) Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo (Jacques Poos)
1996 Flago-de-Italio.svg Italio (Lamberto Dini) Flago-de-Irlando.svg Irlando (Dick Spring)
1995 Flago-de-Francio.svg Francio (Alain Juppé) Flago-de-Hispanio.svg Hispanio (Javier Solana)
1994 Flago-de-Grekio.svg Grekio (Karolos Papoulias) Flago-de-Germanio.svg Germanio (Klaus Kinkel)
1993 Flago-de-Danio.svg Danio (Poul Nyrup Rasmussen) Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio (Willy Claes)
1992 Flago-de-Portugalio.svg Portugalio (João de Deus Pinheiro) Flago-de-Britio.svg Britio (Douglas Hurd)
1991 Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo (Jacques Poos) Flago-de-Nederlando.svg Nederlando (Hans van den Broek)
1990 Flago-de-Irlando.svg Irlando (Charles Haughey) Flago-de-Italio.svg Italio (Gianni De Michelis)
1989 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio (Francisco Fernández Ordóñez) Flago-de-Francio.svg Francio (Roland Dumas)
1988 Flago-de-Germanio.svg Germanio (Hans-Dietrich Genscher) Flago-de-Grekio.svg Grekio (Theodoros Pangalos)
1987 Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio (Leo Tindemans) Flago-de-Danio.svg Danio (Uffe Ellemann-Jensen)
1986 Flago-de-Nederlando.svg Nederlando (Hans van den Broek) Flago-de-Britio.svg Britio (Geoffrey Howe)
1985 Flago-de-Italio.svg Italio (Giulio Andreotti) Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo (Jacques Poos)
1984 Flago-de-Francio.svg Francio (Roland Dumas) Flago-de-Irlando.svg Irlando (Peter Barry)
1983 Flago-de-Germanio.svg Germanio (Hans-Dietrich Genscher) Flago-de-Grekio.svg Grekio (Grigoris Varfis)
1982 Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio (Leo Tindemans) Flago-de-Danio.svg Danio (Uffe Ellemann-Jensen)
1981 Flago-de-Nederlando.svg Nederlando (Chris van la Klaauw) Flago-de-Britio.svg Britio (barono Peter Carington)
1980 Flago-de-Italio.svg Italio (Attilio Ruffini) Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo (Colette Flesch)
1979 Flago-de-Francio.svg Francio (Jean François-Poncet) Flago-de-Irlando.svg Irlando (Jack Lynch)
1978 Flago-de-Danio.svg Danio (Knud Børge Andersen) Flago-de-Germanio.svg Germanio (Hans-Dietrich Genscher)
1977 Flago-de-Britio.svg Britio (Anthony Crosland / David Owen) Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio (Henri Simonet)
1976 Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo (Gaston Thorn) Flago-de-Nederlando.svg Nederlando (Max van la Stoel)
1975 Flago-de-Irlando.svg Irlando (Garret FitzGerald) Flago-de-Italio.svg Italio (Mariano Rumor)
1974 Flago-de-Germanio.svg Germanio (Walter Scheel) Flago-de-Francio.svg Francio (Jean Sauvagnargues)
1973 Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio (Pierre Harmel) Flago-de-Danio.svg Danio (Ivar Nørgaard)
1972 Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo (Gaston Thorn) Flago-de-Nederlando.svg Nederlando (Norbert Schmelzer)
1971 Flago-de-Francio.svg Francio (Maurice Schumann) Flago-de-Italio.svg Italio (Aldo Moro)
1970 Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio (Pierre Harmel) Flago-de-Germanio.svg Germanio (Walter Scheel)
1969 Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo (Pierre Grégoire) Flago-de-Nederlando.svg Nederlando (Joseph Luns)
1968 Flago-de-Francio.svg Francio (Maurice Couve de Murville) Flago-de-Italio.svg Italio (Giuseppe Medici)
1967 Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio (Renaat Van Elslande) Flago-de-Germanio.svg Germanio (Willy Brandt)
1966 Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo (Pierre Werner) Flago-de-Nederlando.svg Nederlando (Barend Biesheuvel)
1965 Flago-de-Francio.svg Francio (Maurice Couve de Murville) Flago-de-Italio.svg Italio (Amintore Fanfani)
1964 Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio (Hendrik Fayat) Flago-de-Germanio.svg Germanio (Gerhard Schröder)
1963 Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo (Eugène Schaus) Flago-de-Nederlando.svg Nederlando (Joseph Luns)
1962 Flago-de-Francio.svg Francio (Maurice Couve de Murville) Flago-de-Italio.svg Italio (Emilio Colombo)
1961 Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio (Paul-Henri Spaak) Flago-de-Germanio.svg Germanio (Gerhard Schröder)
1960 Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo (Eugène Schaus) Flago-de-Nederlando.svg Nederlando (Joseph Luns)
1959 Flago-de-Francio.svg Francio (Maurice Couve de Murville) Flago-de-Italio.svg Italio (Giuseppe Pella)
1958 Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio (Victor Larock) Flago-de-Germanio.svg Germanio (Siegfried Balke)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]