Prezidanto de la Verĥovna Rada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto de la Verĥovna Rada
Ruslan Stefanchuk
pozicio
parolanto
Komenco 25-a de julio 1938 vd
Lando(j) Ukrainio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Oleksandr Turĉinov

Олександр Турчинов

Prezidanto de la Verĥovna Rada, la nacia parlamento de Ukrainio
Komenco de oficeco 22-a de februaro 2014
Antaŭulo Volodimir Ribak (en 2012), Volodimir Litvin (en 2008)
Biografiaj datoj
Naskiĝo la  31-an de marto 1964(nun 1964-03-31) (60‑jara)
Nacieco ukraina
Vidu ankaŭ biografian portalon
vdr

La prezidanto de la Verĥovna Rada, la nacia parlamento de Ukrainio (ukraine Голова Верховної Ради України) estas la prezidanto kaj parolisto de la unuĉambra parlamento de Ukrainio, ĝis 1991 la Supera Soveto de Ukraina SSR. La nomo klare indikas, ke la plenumanto de tiu ofico prezidas la kunvenojn kaj aliajn agojn de la parlamento. La parlamentaj prezidantoj estas elektataj per sekreta baloto el inter la parlamentaj deputitoj. La parlamenta prezidanto estas la unua en la vico de anstataŭantoj por la ofico de la ŝtata prezidanto de Ukrainio, kaze ke tiu ne kapablas plenumi la oficajn laborojn.

La posteno ekzistas ekde la ratifiko de la konstitucio de la Ukraina SSR la 30-an de januaro 1937. Miĥailo Burmistenko, kiu estis nomumita tiutage, estis la unua postenulo. Ekde tiam estis 18 parlamentaj prezidantoj. Ekde la 22-a de februaro 2014, la aktuala postenulo estas Oleksandr Turĉinov.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ artikolo 88 de la aktuala konstitucio de Ukrainio, la parlamenta prezidanto rajtas:

  • prezidi parlamentajn kunvenojn,
  • organizi la laboron de la parlamento kaj kunordigi ties aktivaĵojn,
  • subskribi kaj validigi leĝojn deciditajn pere de la parlamento,
  • reprezenti la parlamenton en rilatoj kun la aliaj ŝtataj instancoj de Ukrainio kaj de aliaj ŝtatoj, kaj
  • organizi la laboron de la parlamenta dungitaro.

La parlamenta prezidanto laŭ artikolo 83 de la konstitucio ankaŭ rajtas kunvoki specialajn parlamentajn sesiojn, kaj validigi leĝojn kontraŭ kiuj vetois la ŝtata prezidanto en la kazoo ke la parlamento voĉdonas superi la vetoon per du-triona plimulto. Krome li laŭ artikolo 107 de la konstitucio partoprenas en kunvenoj de la konsilio pri naciaj sekureco kaj defendo.

La parlamenta prezidanto kaj liaj/ŝiaj du asistantoj, do parlamentaj vicprezidantoj, ne rajtas estri parlamentan frakcion.

Listo de parlamentaj prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de parlamentaj prezidantoj de la Verĥovna Rada.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]