Prezidentaj balotoj en Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


En Francio, la prezidenta baloto decidas pri la persono, kiu estos elektita prezidanto de la Respubliko por kvinjara mandato. La unua franca prezidento estis Louis-Napoléon Bonaparte en 1848, kiu estis ankaŭ la plej juna (40-jara).

En la kvina Respubliko, kaj ĝis la konstitucia leĝo de la 23-a de julio 2008, ne estis limo pri la nombro de mandatoj por prezidanto de la Respubliko. Nun, laŭ artikolo 6 de la Konstitucio, la mandato de prezidento povas esti nur unufoje renovigita.

La du sekvaj balotvicoj de la prezidenta baloto okazis la 22-an de aprilo kaj la 6-an de majo 2012.

La du lastaj balotvicoj de la lasta prezidenta baloto okazis la 23-an de aprilo kaj la 7-an de majo 2017.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Balotaj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

La balotprocezo de la prezidenta baloto estas difinita per la artikoloj 6, 7 kaj 58 de la franca konstitucio.

Ekde la referendumo de 1962, la prezidenta baloto okazas laŭ rekta ununoma universala balotsistemo. Se kandidato atingas absolutan plimulton de la esprimitaj voĉoj (la duono de tiuj voĉoj plus unu) en la unua balotvico, ĝi estas elektita. Alikaze, dua balotvico okazas du semajnojn poste por elekti inter la du kandidatoj, kiuj estis la unuaj en la unua vico. Tiam, la kandidato kiu havas simplan plimulton estas elektita.

En la historio, dua balotvico ĉiam necesis, neniu kandidato superis 50 % de la esprimitaj voĉoj en la unua vico (Charles de Gaulle atingis 44,6 % okaze de la baloto de 1965, kio estas la maksimumo neniam atingita ĝis nun).

La rezultoj de la baloto estas proklamitaj de la Konstitucia Konsilio, kiu ankaŭ respondecas pri la reguleco de la baloto.

Balotantoj[redakti | redakti fonton]

Fronto de balotkarto de 2007
Dorso de balotkarto de 2007

La prezidenta baloto estas malfermita al ĉiuj balotantaj de naciaj balotoj, tio estas al ĉiu civitano :

  • 18-jara aŭ pli en la balottago ;
  • kun franca nacieco ;
  • kun plenaj politikaj kaj civilaj rajtoj ;
  • enskribita sur la balotlistoj.

Kontrolo de elektebleco[redakti | redakti fonton]

La Konstitucia Konsilio kaj la Nacia Komisiono pri Kampanjaj Kontoj kaj Politikaj Financadoj kontrolas la baloton : ricevo de kandidatiĝoj, publikigo de la listo de kandidatoj en la Oficiala Gazeto, supervido de la reguleco de la baloto, proklamo de la rezultoj.

Kandidatoj[redakti | redakti fonton]

Por kandidatiĝi kiel prezidanto de la Respubliko necesas :

  • ne esti senigita je siaj civitaj rajtoj pri elektebleco[1] ;
  • esti almenaŭ 18-jara (ĝis en 2011, la limo estis 23-jara)[2]
  • esti enskribita sur iu balotantlisto ;
  • esti ricevinta almenaŭ 500 « patronadojn » de elektitoj (urbestroj) sur la du 2/3 de la teritorio (vidi sekvantan sekcion) ;
  • esti deklarinta sian havaĵaron ;
  • posedi bankan konton por sia kampanjo ;
  • posedi francan naciecon.

Notinde : la prezidanto, kiu ĵus finis du sinsekvajn mandatojn ne rajtas rekandidatiĝi.

Oficiala balota kampanjo[redakti | redakti fonton]

Financado[redakti | redakti fonton]

En Francio, financado de la politika vivo estas regulita.

La regularo estas duparta : tiu pri enspezoj kaj elspezoj de la politikaj partioj kaj tiu pri enspezoj kaj elspezoj de la balotaj kampanjoj.

Administra aŭtoritato, la Nacia Komisiono pri Kampanjaj Kontoj kaj Politikaj Financadoj (CNCCFP), kies membroj estas nomumitaj por kvin jaroj (renovigeblaj) per dekreto de la ĉefministro, estas la ĉefa rolanto por obeigi tiun regularon.

La detaloj de la regularo pri la prezidenta kampanjo de 2007 estas arigitaj en memorlibreto por prezidentaj kandidatoj.

La subvencioj de la ŝtato ludas gravan rolon en la kampanjo.

Tiel, oni konsideras ke la granda nombro de « etaj kandidatoj » estas precipe pro la ekzisto de ŝtata subvencio. Kiom estas la nombro de ricevitaj voĉoj, la « defaŭlta repago » estas fiksita de la ŝtato al minimume 20-ono de la maksimumaj balotaj elspezoj permesitaj en la unua balotvico, 16 166 000 eŭroj, tio estas repago alta je 808 300 eŭroj.

La limo de 5 % de la exprimitaj voĉoj estas tre grava : ĝi altigas la financadon de la ŝtato al 50 % de la maksimumaj elspezoj, kio estas 8 083 000 eŭroj.

Fine, la kampanjoj povas esti financitaj nur per kontribuoj de fizikaj personoj (limigitaj al po 4 600 eŭroj por persono) kaj de politikaj partioj ; kio plifortigas la rolon de partioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

5-a Respubliko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prezidentaj balotoj en la 5-a Franca Respubliko.

La 1-a prezidenta baloto en la 5-a Respubliko estis laŭ nerekta balotsistemo sed la sekvantaj estis laŭ rekta universala balotsistemo.

En 1958, la unua prezidento estis elektita per 81 764 grandaj elektantoj (parlamentanoj, departementaj konsilianoj kaj reprezentantoj de la municipaj konsilioj). Tiu sistemo esti modifita en 1962 per referendumo por rekta universala balotsistemo postulanta absolutan plimulton de la esprimitaj voĉoj.

La origina daŭro de la mandato estis sepjara kaj ĝi estis reduktita en 2000 al kvinjara per la referendumo pri la kvinjara prezidenta mandato.

Tendencoj de la balotoj en la unua vico[redakti | redakti fonton]

Tendencoj de la balotoj en la unua vico (la komunisma tendenco ne estas videbla en la du kazoj kiam PCF estis en maldekstra koalicio).

Tendances-votes-1ertour.png


Evoluo de sindeteno[redakti | redakti fonton]

Evoluo de sindeteno en la du balotvicoj de la prezidentaj balotoj ekde 1965[3]

Dua balotvico de la prezidenta baloto ekde 1965[redakti | redakti fonton]

Baloto Kandidato
Politika partio
% de la esprimitaj balotiloj Kandidato
Politika partio
% de la esprimitaj balotiloj
1965 Charles de Gaulle
UNR
55,80 % François Mitterrand
FGDS-CIR
44,20 %
1969 Georges Pompidou
UDR
58,21 % Alain Poher
CD
41,79 %
1974 Valéry Giscard d'Estaing
RI
50,81 % François Mitterrand
PS
49,19 %
1981 François Mitterrand
PS
51,76 % Valéry Giscard d'Estaing
UDF
48,24 %
1988 François Mitterrand
PS
54,02 % Jacques Chirac
RPR
45,98 %
1995 Jacques Chirac
RPR
52,64 % Lionel Jospin
PS
47,36 %
2002 Jacques Chirac
RPR
82,21 % Jean-Marie Le Pen
FN
17,79 %
2007 Nicolas Sarkozy
UMP
53,06 % Ségolène Royal
PS
46,94 %
2012 François Hollande
PS
51,64 % Nicolas Sarkozy
UMP
48,36 %
2017 Emmanuel Macron
LREM
66,10 % Marine Le Pen
FN
33,90 %

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]